Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/257

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la seriozmiena rusa sanktulo, kaj la interna batalo, kiun li eltenis en la kvieto de la pasinta nokto, sola kun Dio kaj sia propra malkovrita animo.

Denove li venkis.

Sed tuj poste lia turmentita koro riproĉe sin demandis: — Kiom el ĉiuj ĉi tiuj malfeliĉaĵoj mi antaŭe povus malhelpi, se mi tiam, de la komenco, penus akiri pli klaran komprenon pri la cirkonstancoj kaj agus konforme kun decidemo, sentime? — Tamen, senutile estas nun ĉagreniĝi pro tio; tiom pli energie kaj sindoneme li tuj devos agi.

La sagaca, maljuna viro, kiu en la daŭro de sia longa kariero estis konfidato — kiel profesiulo kaj kiel amiko — de tre multe da personoj, kunsenteme rigardis la vizaĝojn de la du kunvojaĝantoj, kaj facile divenis la sekretojn de iliaj koroj. Preskaŭ reveme Leonardo demandis:

— Kaj ĉiuj serĉadoj estis senrezultataj; ĉu jes?

— Tute.

— Ĉu eĉ la viaj?

— Eĉ la miaj, — respondis sinjorino Harding vivece, — mi ja amas la karan knabinon kiel . . . proksiman parencon.

— Aj! kompreneble, — diris Leonardo, malgaje ekbalancante la kapon; — kiu povas ne ami ŝin? — Post momento li aldiris kun trankvila decidemo: — Mi trovos ŝin.

La vagonaro haltis ĉe la stacio Hitchin. Dum Leonardo prizorgis sian pakaĵaron, sinjorino Harding iris eksteren, por paroli al sia aŭtomobilisto. Tiun momenton uzis sinjoro Inman, por aparte paroli al Leonardo.

— Ĉi tiu subita perdo, — li diris iom timeme, — estos por vi forta financa streĉiĝo. Lasu min, do, fari

252