Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/258

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

proponon. — Leonardo ĵetis avertan rigardon al la maljuna juristo, kiu tamen, ne atentante ĝin, parolis plue: — En la okazo, se vi tuj bezonos kontantan monon, vi povos fari kelkatempan uzon el sufiĉe granda sumo, kiu nun kuŝas en la banko je via dispono. Pluan sumon de £ 500 mi atendas post kelke da tagoj el Italujo. Tio estas la unua repago kontraŭ la £ 2000, kiujn vi pruntis al komitato en Messina. — Leonardo malkonsente ekskuis la kapon, sed la maljunulo ne lasis sin ĝeniĝi. Kun pardonpeta kaj pli dezirema tono de voĉo li daŭre parolis: — Mi ja nur konsilas, ke vi prunteprenu la monon. Pripensu, ke la vivopano kaj la prospero de tiom da familioj dependas de baldaŭa restarigo de via fabrikejo. Krom tio, vi mem ja foje pruntis monon al via patra fondaĵo kaj, plue, mi estas certa, ke via mortinta patro ne malaprobus tian interpreton de sia volo.

Leonardo respondis milde:

— Pardonu, kara sinjoro Inman; mi ne povas akcepti vian, el bona koro venantan konsilon. Mi dankas vin; sed mi plivolas laŭlitere plenumi la dezirojn de mia patro, kaj ĝuste en la senco, laŭ kiu mi tiutempe faris mian promeson. Mi ne dubas, ke en la daŭro de la ŝanĝita vivo de mia patro kelkaj okazoj prezentiĝis, kiam li opiniis bone, modifi sian decidon. Li havis la rajton tion fari; mi ne havas. Ne, ni devos serĉi, kaj sendube trovos, aliajn rimedojn.

Dum Leonardo parolis, sinjorino Harding revenis, sed, vidante, ke la du viroj mallaŭte kaj gravmiene interparolas, ŝi tenis sin aparta kaj kaŝe rigardis la malgajan vizaĝon de la amata amiko. Sincera, virina kunsento kun la malfeliĉa viro kaj obtuza sento de perdita espero batalis en ŝia koro pri supereco. Io nedifinebla sciigis ŝin, ke ŝi ĝuste interpretis la doloresprimon, kiun ŝi

253