Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/259

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vidis sur lia vizaĝo; ke lia koro, malgraŭ ĉio, apartenas al Lorna. Tamen, ŝia soleco, amoavida koro denove instigis ŝin ne tute forlasi la esperon fine gajni lian amon.

Ili alvenis antaŭ la domo de Leonardo en Linkfield. Tuj elkuris maljuna, blankhara Anjo, tiel rapide, kiel ŝia dikeco permesis. Ŝi preskaŭ ne povis paroli pro eksciteco kaj manko de spiro.

— Jen vi alvenas, Leonardo, mia kara knabo, — ŝi ekkriis kun larĝe malfermitaj kaj amplenaj okuloj, — antaŭ ol la vagonaro estas atendata; kaj mi ankoraŭ ne tute pretigis la vespermanĝon. Ho, Dio, kia luksa „aŭto“!

Ĝis nun la bona animo ne rimarkis la ceterajn alvenintojn: Ho, pardonu, — ŝi diris iom ĝenate kaj penante fari gracian klinsaluton, — bonan vesperon, sinjorino Harding, kaj bonan vesperon, sinjoro Inman.

Leonardo elpaŝis kaj, sin klinante al la dikmalalta virino, kore kisis ŝian vangon:

— Ne maltrankviliĝu pri la vespermanĝo, Anjo, — li diris afable, — mi ĝojas revidi vian bonkoran vizaĝon.

Dum momento ĝoja kontenteco pri tiu ama saluto antaŭ tiaj gravaj personoj heligis la rondan vizaĝon de la fidela domistino, sed la serioza mieno, kiun Leonardo vane penis forrideti, revokis al ŝi la malĝojecon de lia reveno. Kun kortuŝa amo en la okuloj ŝi rigardis la vizaĝon de la kara zorgato kaj senvorte premis al li la manon. Leonardo komprenis ĉion, kion volis esprimi tiu ago, pli elokventa, ol multaj vortoj, kaj danke redonis ŝian rigardon. La blankhara virino nun sin turnis timeme al sinjorino Harding kaj demandis ĝentile:

— Ĉu mi povas esperi, ke vi envenos kaj prenos manĝeton?

254