Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/262

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Leonardo kunfaldis sian buŝtukon, eltrinkis la teon el sia taso, kaj leviĝis. Anjo ankaŭ leviĝis. Ame rigardante en lian seriozan vizaĝon, ŝi diris kun ĝemo:

— Kompatinda knabino! Mi bone scias, kiom vi suferas pro ŝi. Mi ĉiam prezentis ŝin al mi en la pensoj kiel vian estontan edzineton, Len’; jam de la tempo, kiam ŝi estis infano kaj kisadis vin. Tio ĉiam ŝajnis al mi la plej natura afero. Ho! mi tre, tre esperas, ke vi trovos ŝin. Sinjoro Vincent estis tro sennervigita, kompatinda viro, por mem entrepreni viglan serĉadon. Sed mi supozas, ke sinjorino Harding kaj aliaj amikoj ĉi tie kaj en Londono faris sian eblon. Ho ve! vane. Nenia postesigno de la kara knabino!

Leonardo kore premis la manon de la amema maljunulino:

— Ne tro afliktiĝu pro ŝi, nek pro mi, mia kara Anjo, — li diris karese. — Ŝi estas sub la ama okulo de Dio, kie ajn ŝi troviĝas. Mi faros mian eblon, kaj la ceteron ni devas lasi kun Li.

Li eliris. Kvaronhoron poste li staris ĉe unu el la arkaĵaj trairejoj en la alta buksa barilo, kiu apartigis la florĝardenon, ĉirkaŭantan la domon de fraŭlino Haverford, de la granda parko. Jam krepuskiĝis, kaj vespera silento regis ĉirkaŭ li. Paŝinte de la herba tapiŝo sur la ŝtonetaĵan vojeton de la ĝardeno, li ekhaltis, vekite el sia medito per la grinco de la ŝtonetoj sub la piedoj. En la malproksimeco de ducent paŝoj staris en sia rektlinia simpleco la domo, konstruita laŭ Georga stilo[1], neklare videbla sur malhele griza fono de nubokovrita ĉielo. La preskaŭ enuige regulaj fenestroj estis mallumaj, nur en kelkaj mansardaj fenestretoj rebrilis ruĝete

257
 
  1. Stilo moda en la tempo de la reĝo Georgo IV.