Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/263

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la mortanta ardo de la okcidenta horizonto. La silento enhavis por Leonardo ion animopreman. La tuta aero ŝajnis al li plenigita de stranga, nedifinebla spiriteco, kvazaŭ loĝata de misteraj, spiritaj estaĵoj. Profunde enpense kaj kun peza soleneco en la koro, li rigardis dum kelkaj momentoj la elstaran fenestregon, ĉe kiu li tiel ofte ekvidis la duonkuŝantan figuron de la kara amikino, fraŭlino Leggat, kiun — ho ve — li neniam revidos ĉi sube. En tiu ĉambro, verŝajne, nun la zorgeme antaŭrigardata renkonto kun fraŭlino Haverford okazos. Li sentis, ke li staras antaŭ la plej solena kaj sortoplena horo de sia vivo.

Subite li vidis lumeton en tiu salono. Iu eklumigas grandan lampon kun rozkolora ŝirmilo. Singarde, irante sur bedobordo, li alproksimiĝis. La figuro iranta en la ĉambro estis Delfino Haverford mem. Antaŭe li intencis ĉirkaŭiri la domon laŭ la veturilvojo kaj sonorigi ĉe la ĉefa pordo, sed nun li decidis, ke, prefere ol riski malakcepton, li riskos ŝian malplaĉon per enveno sen invito. Li do eniris per la ĝardenpordo, per kiu li kutime eniris, kiam li vizitadis fraŭlinon Leggat. Li sin trovis en larĝa, sed neprofunda antaŭĉambro, komunikiĝanta dekstre kun la kuirejo kaj servistejo, kaj maldekstre, per iom longa pasejo, kun vasta vestiblo. En ĉi tiu irejo li trafis junan servistinon, nekonatan de li, portantan kandeletan lumigilon, per kiu ŝi, supozeble, ĵus lumigis la lampojn en la vestiblo. La knabino, timigite de subita alveno de nekonata viro, eligis nelaŭtan krion, premante la liberan manon al la brusto. Leonardo ne surpriziĝis, vidante novan servistinon. Kun escepto de maljuna domistino, sinjorino Lockhart, kaj de la ĉefĝardenisto, neniu restis longan tempon en la servo de la stranga, timiga virino.

258