Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/267

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiun kiun li vidis en ĝi antaŭ kelke da monatoj en la kontoro; sed en la nuna okazo, kun furioza, duonfreneza malamego miksiĝis rigardo de timego, kvazaŭ de konsternita sovaĝa besto. Ŝia brusto forte laboris; ŝiaj lipoj malfermiĝis, kvazaŭ ŝi volas eligi krion, sed ne povas ĝin fari, kaj ŝiaj fingroj nerveme pugniĝis. La virino similis al minacanta furio. La koron de Leonardo profunda kompato regis kaj dezirego eltiri ŝin el tiu terura animsklaveco. Alpaŝante, li metis manon sur la altan dorson de brakseĝo, sin klinis iom antaŭen, kaj parolis plue kun trankvila fervoro:

— Dufoje mia vivo estis en granda danĝero. Nenian penegon, nenian oferon mi taksis tro granda pro vi. Aŭskultu; mi ne eraris. Dum mia resaniĝo post preskaŭ mortiga ponardvundo, farita de fanatikulo, ni ofte priparolis okazintaĵojn, kiujn nur li povas scii. Malkaŝe li rakontis al mi sian vivon, kaj klarigis la motivon, kiu instigis lin ŝajnigi, ke li mortis. Tion li jam tre dolore bedaŭras. Li alprenis novan nomon, David Hill, sub kiu li estas bone konata kiel egiptologo kaj mez-amerika antikvisto. En Meksikio li nuntempe sin okupas per tre gravaj esploroj de antaŭhistoriaj konstruaĵoj. Unu vorton plu, — li diris, vidante, ke fraŭlino Haverford volas interrompi lin. — Malfeliĉe mi ne povis konsentigi lin akompani min ĉi tien . . .

— Ha! Kompreneble ne, — ŝi interĵetis kun malbela mokrido.

Egalanime Leonardo daŭrigis: — Mi eluzis mian tutan elokventecon, vane. Sed li donis al mi ĉi tiun palpeblan atestaĵon de sia vivanteco.

Li elprenis el ĉebrusta poŝo grandformatan leteron kaj prezentis ĝin al ŝi. Sur ĝia adresflanko estis skribita per firma, profesia skribmaniero la nomo kaj adreso de

262