Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/268

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fraŭlino Haverford. Ĉi tiu senvorte kaj senmove rigardegis la leteron. Post kelke da momentoj Leonardo, ankoraŭ tenante ĝin en la etendita mano, montris al ŝi ankaŭ ĝian dorsan flankon. Sur ĝi troviĝis granda, ruĝa sigelo el sigelvakso kaj jenaj vortoj: „La subskribanto volonte atestas, ke la adreso sur la antaŭa flanko skribiĝis sub liaj okuloj de sinjoro, bone konata de li dum la lastaj ok jaroj kiel doktoro David Hill, sed kies vera nomo, laŭ lia propra aserto, estas Roberto Travers. La subskribanto mem enfermis ĉi kune leteron, skribitan de iu „Delfino“ kaj fotografaĵon de la pridirita sinjoro Travers, alinome sinjoro Hill, kaj sigelis la koverton per oficiala sigelo de la ŝtata Muzeo. Mia animo eterne perdiĝu, se tio ne estas senkolorigita veraĵo. La 22an de junio 1914, Pedro Garcia, direktoro de la ŝtata Muzeo de Meksikio.“

Pesa, korprema silento regis en la vasta ĉambro. Leonardo antaŭsentis, ke nun komenciĝos terura batalo kun misteraj, superhomaj potencoj, elvokanta tutan lian spiritan energion. Dum ankoraŭ kelke da minutoj la virino rigardegis la koverton kun ruĝiĝantaj okuloj. Subite ŝi eltiris ĝin rapidmove el la mano de Leonardo kaj volis ĝin malfermi, sed ŝiaj manoj tro forte tremis. Ŝia tuta korpo skuiĝis. Leonardo reprenis la leteron kaj, ne difektante la sigelon, malfermis ĝin. El ĝi li prenis kunfalditan leteron el rozkolora papero kaj nefinitan fotografaĵon de viro kun malgrasa vizaĝo, delikate ĉizitaj trajtoj, kaj neesprimeble malgaja rigardo en la okuloj. Ambaŭ objektojn li metis sur la tablon antaŭ la preskaŭ ĝis frenezeco konfuzitan virinon. Momenton poste ŝi ekkriis:

— Mensogoj! Fripona penado rabi al mi la solan komforton!

263