Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/269

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kial mi farus tion?

Leonardo ne sciis, ĉu ŝi aŭskultis lin; en la daŭro de kelke da minutoj ŝi elverŝis torenton da disaj, pli-malpli nekompreneblaj diraĵoj, miksitaj kun teruraj blasfemoj. Leonardo profunde kortuŝiĝis de doloro kaj kompato. Uzante tutan sian volforton kaj penante superregi ŝian animon per elfluo de kompatema amo, li ekprenis ambaŭ ŝiajn manradikojn:

— Fraŭlino Haverford, — li diris firme, sed kun eksterordinara amemo; — aŭskultu . . .

La virino eksilentis, sed tuj komencis furioze barakti. Per ŝajne superhoma forto ŝi liberigis la maldekstran manon kaj faris rapidan movon kun la videbla intenco, frakasi la lampon. Tion Leonardo feliĉe malhelpis per denova ekpreno de ŝia mano. Fraŭlino Haverford nun iom kvietiĝis, kaj la baraktado post ne longe tute ĉesis.

— Aŭskultu, — Leonardo rediris milde, — sinjoro Travers ne trovis vian leteron, kiu nun tie kuŝas, ĝis antaŭ kelkaj semajnoj. Tio kaŭzis ja la bedaŭrindan disiĝon. Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, ke vi terure trompiĝis kaj eraris? Enlasu nur denove en vian koron purigan, liberigan amon. Enfluo de ĉionvenkanta Dia amo povas elpeli el ĝi ĉion malindan kaj malpuran. Vin turnu al Li.

Subite Delfino Haverford eligis ĝemon, kvazaŭ ŝia koro rompiĝas, kaj falus teren, se Leonardo ne subtenus ŝin: — Ho mia Dio! — ŝi plorĝemis kaj tuj poste senkonsciiĝis.

Leonardo levis la virinon kaj ŝin kuŝigis sur apudan kanapon. Li rigardis ŝian vizaĝon kun profunda dankeco kaj granda malpeziĝo de la koro. Jam ŝiaj malmolaj trajtoj komencis malstreĉiĝi, kaj iom post iom ili alprenis pli naturan, trankvilan aspekton. Dum li ĉirkaŭrigardis,

264