Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/270

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

serĉante revivigilon, fraŭlino Haverford malfermis la okulojn kaj duonleviĝis, reve rigardante en la spacon. Ŝia vizaĝo kaj ŝia tuta teniĝo montris lacecon, kaj dum kelkaj momentoj ŝi ŝajne ne sciis, kie ŝi estas. Fine, ekvidante Leonardon, ŝia rigardo subite ŝanĝiĝis; konfuziĝo kaj teruro ekregis ŝin: la tuta, malbela, kruela realaĵo subite staris antaŭ ŝia tremanta animo:

— Ho, mia Dio, — ŝi ripetis mallaŭte, — kompatu min.

— Li kompatas kaj pardonos, — solene diris Leonardo.

— Sed, sinjoro Marston, ĉu vi ne sentas en via koro abomenon?

— Ne; ĝojon kaj dankecon.

Delfino Haverford klinis la kapon kaj, kun manoj kunfalditaj sur la genuoj, enpensiĝe rigardis la plankon. Silente, rapide sinsekvantaj larmoj fluis sur ŝiaj vangoj, kaj de tempo al tempo ŝi skuetis la kapon, kvazaŭ ŝi estas senparola pro miro. Ankaŭ la koro de la viro pleniĝis de miro kaj pia timo. Li ne rompis la silenton; fari tion ŝajnis al li profanaĵo. Post kelke da minutoj fraŭlino Haverford levis la larme malsekajn okulojn al Leonardo, kaj kun kortuŝa respektego diris:

— Kia homo vi estas; kaj kiomege mi ŝuldas al vi!

Leonardo preskaŭ ne aŭdis kaj ne atentis la vortojn de Delfino. Lia kapo jam estis okupita de aliaj pensoj, kaj lia vizaĝo ree akceptis malgajan, zorgoplenan aspekton. Kun tremeto en la voĉo, sed milde, li demandis:

— Kie estas Lorna? . . . Mi amas la knabinon kun la tuta forto de mia animo.

La demando ŝajne ne surprizis ŝin. Malrapide ŝi leviĝis de la kanapo, apogis sin per tremanta mano sur la tablo kaj, rigardante la plankon, diris mallaŭte, preskaŭ preĝe:

265