Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/274

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La leterportisto denove haltis kaj gravamiene rigardis sian kunvojiranton:

— Multan dankon, sinjoro, — li diris, — sed tio estas reĝa poŝtaĵaro, kaj mi neniam lasas aliajn, ne oficialigitajn personojn porti ĝin; kun escepto de mia propra filo; sed tio ja estas malsama afero. Li estas la loka policano.

Leonardo ridetis kaj diris:

— Kiel plaĉas al vi . . . Kiu estas la nomo de la vilaĝo, tie en la valo?

— Tio estas Padmoor, unu el la plej malnovaj vilaĝoj en la duklando, kiu tamen trafis malfeliĉajn tagojn, de kiam la antikva familio Floyd forlasis la malnovan domegon „Padmoor Hall“.

Leonardo aŭskultis kun intereso.

— Ĉu en la nuna tempo „Padmoor Hall“ estas neloĝata?

— Ne, ĝi estas okupita de pasloĝantoj — almenaŭ mi esperas, ke ili estas nur pasloĝantoj — , ia mistera religia societo. — Signifoplene kaj malgaje skuante la kapon, li aldiris: — kaj tre stranga anaro ĝi estas. Vi vidas, sinjoro, ili donas nenian laboron al la vilaĝanoj, kaj ili aĉetas nenion en la ĉirkaŭaĵo. Ĉian bezonataĵon ili alvenigas el Londono. Ĉi tiu sako enhavas ĉiuspecajn komercaĵojn por ili. Tio plipezigas mian ŝarĝon.

— Sendube. Mi volus, ke vi lasu min porti ĝin.

— Ne, dankon ne malpli koran, sinjoro. Mi ĉiam agas laŭ miaj principoj. Ne utilas ja havi principojn, se oni ne estas fidela al ili; ĉu ne? — Transmetinte la sakon de unu ŝultro sur la alian, li daŭrigis sian babiladon: — Jen, ekzemple, estas mia bofrato: Li estis la ĉefĝardenisto de la domego en la daŭro de dudeksep jaroj — kiam venos la unua de Aŭgusto. Li subite maldung-

269