Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/275

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iĝis, ĉar la „sankta kunularo“ mem prizorgos la kulturadon. Najbarino mia kaj ŝia filino lavadis kaj ameladis kaj gladadis la delikatajn tolaĵojn por la sinjorinaro, same kiel ŝia patrino ĝin faris por la antaŭa generacio. Sed ili mem lavas por si la simplan, neblankigitan tolaĵon, se plaĉas al vi. Neniaj mondaj ornamaĵoj aŭ delikataĵoj por ili, ho ne! Ili vivas laŭ la plej severaj principoj de la „simpla vivo“. Kun vastaj, malnovmodaj vestoj ktp., kiel oni vidas en bibliaj ilustraĵoj. Sed sendube vi scias pri tio pli, ol mi.

— Tio estas por mi treege interesa.

— Kredeble. Kaj la tutan tempon, kiun ili povas ŝpari el sia humila laboro, ili pasigas per himno-kantado, muzikado kaj piaĉa stelrigardado. Mi ne estas kontraŭreligiulo, sinjoro, tute ne, sed mi ne amas tiajn sekretemajn faradojn; certe, tio ne estas natura, precipe por tiaj junulinoj, kiuj estas tie; ĝi ne estas.

— Kompreneble, ne. Vi vidis tro multe de la mondo por esti facile trompita; ĉu ne?

— Aj! Kaj baldaŭ okazos tie kelkaj interesaj aferoj.

— Efektive? Kiaj?

— Antaŭ du tagoj unu sinjorino alvenis en la vilaĝon, tie, amerikanino. Ŝi loĝas ĉe mia fratino kaj nur atendas oportunan momenton, por enŝoviĝi en la pordon, por ekvivigi la aferojn en la kolombejo.

— Kial?

— Ŝi asertas, ke ŝi estas la edzino, aŭ unu el la edzinoj, de la kolombejestro.

— Tio ja fariĝas romaneca. Ĉu do estas malfacile sin enŝovi en la domon?

— Malfacile! Nenia vivanta animo metis piedon internen de la muroj, de kiam ili alvenis. La sola komunikiĝo kun la ekstera mondo fariĝas tra malgranda

270