Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/276

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fenestreto en la pordego, tra kiu ili enprenas tiajn objektojn, kiujn ili aĉetas en Londono kaj aliaj lokoj.

— Kioman grandon havas la fenestra malfermaĵo en la pordego? — demandis Leonardo.

— De ĉirkaŭ unu kvadrata futo. Kial?

— Do, almenaŭ unu el la pakaĵoj en via sako ne povas trapasi ĝin.

— Ne. Kaj kiu ajn malfermos la pordegon, tiu nur tiom malfermos ĝin, kiom estas necese por enlasi la pakaĵon.

— Kiom da viroj enkalkuliĝas en la kunularo, — plue demandis Leonardo trankvile.

— Neniu scias precize; ĉirkaŭ kvar aŭ kvin, eble ses.

— Unu el ili estas sinjoro Heilman; ĉu ne?

La maljuna leterportisto ekhaltis kun surprizo, kaj ne sen respekta timo demandis:

— Ĉu vi estas detektivo el Londono, sinjoro?

Leonardo ne povis ne rideti, sed tuj poste li respondis gravamiene:

— Ne, amiko, pli malgaja celo alvenigas min ĉi tien, ol nura profesia esploro. Tio estas persona afero, kiu tre dolore tuŝas min.

La maljunulo kunsente kaj scivoleme ekrigardis la seriozan vizaĝon de la viro ĉe sia flanko. Ĉi tiu plue parolis:

— Mi estas tre feliĉa, ke mi renkontis vin, ĉar mi vidas, ke vi estas prudenta kaj fidinda homo. Nu, mi jam demandis min, ĉu vi bonvole helpos al mi?

— Volonte, — tuj respondis la viro, aldirante tamen iom dubeme kaj heziteme: — Tio estas, se ne . . .

— Ne maltrankviliĝu, amiko, via devosento ne suferos perforton.

271