Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/277

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La suno jam alproksimiĝis al la horizonto, ludeme lumante tra sukoriĉa foliaro, kiu superpendis belan kamparan vojeton. La aero fariĝis senmova, kaj la peza silenteco de la naturo estis sentoprema. Tri paroj da homoj malrapide vojiris, je mallongaj interspacoj, en la sama direkto. La unua duo konsistis el la leterportisto kaj lia filo, la vilaĝa policano, kiu portis la poŝtsakon. La dua paro estis Leonardo kaj la Usonanino, sinjorino Heilman, sekvataj de la eks-ĝardenisto Bray kaj lia edzino, la gastigantoj de la fremda sinjorino. Ĉiuj parolis mallaŭte, serioze. Iafoje oni renkontas personojn, kies forta kaj, tamen, sentema karaktero tuj elvenigas la konfidon de animoj premataj de malfeliĉo, precipe de animoj nefortaj kaj nedecidemaj, kiuj en krizaj tempoj kvazaŭ instinkte serĉas apogon ĉe pli firmaj naturoj kun klarvidaj, trankvilaj juĝoj. Leonardo konatiĝis kun sinjorino Heilman nur antaŭ unu horo, kaj tamen li jam sciiĝis pri la ĉefaj okazintaĵoj de ŝia vivo kaj pri kelkaj el ŝiaj plej intimaj animbaraktoj. En la daŭro de kelke da minutoj ili iris flanko ĉe flanko en silento. Tra la kapo de Leonardo flugis multaj pensoj, kiujn li ne volis eldiri pro timo vundi la sentojn de preskaŭ tute nekonata, sed, sendube, altanima kaj tre sentema virino. Nun li demandis sin, kian rilaton la ĵus ricevitaj sciigoj pri la vivo kaj la karaktero de la religia strangulo havas kun la sorto de Lorna. Sinjorino Heilman, laŭ nekonscia egoismo, ofte trovata ĉe pasie amantaj virinoj, jam plu ne pensis pri la knabino, sed avide atendis esperigan respondon de sia novo konato, en kies alveno ŝi vidis providencaĵon. Ĉe kurbiĝo de la vojo ŝi kaŝe ekrigardis lian penseman profilon. La vizaĝo, kiun ŝi turnis al li, estis alloga kaj delikate ĉizita. Du linioj ĉirkaŭ ŝia belforma buŝo, ŝiaj iom kavaj, paletaj vangoj kaj, precipe,

272