Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/278

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝiaj grizaj, kaviĝintaj okuloj kun sia kortuŝa rigardo de timo kaj deziremo, vidigis, ke la sorto jam donis al ŝi pli ol ordinaran partaĵon da malfeliĉo.

— Nu, sinjoro Marston, — ŝi diris, — parolu malkaŝe.

Ne levante la okulojn de la tero, Leonardo respondis:

— Tre malmultaj homoj povas sen difektiĝo elporti adoradon de siaj kunhomoj, kaj malpleje homoj de neordinaraj, intelektaj kaj spiritaj naturdonoj. La plej danĝera adoro estas adoro de superstiĉuloj, kiu blinde alskribas al homo superhomajn spiritajn povojn. Lia estis verŝajne la malprogresado, kiun spertas ne malmultaj erariĝantaj instruantoj: Pli-malpli sincera esploremo, sintrompo, adoranta sekvantaro, spirita fiereco, kaj fine morala kaj spirita ruiniĝo.

Sinjorino Heilman mallevis la kapon kaj ĝemis:

— Vi estas prava. Mi ekvidis tion, kiam estis tro malfrue. Mi ankaŭ iom kontribuis al ĉi tiu malfeliĉo per troa adoro — en la komenco. Neniu ja estis tiam pli plene sub la sorĉo de tiu viro, ol mi. Kiom da fojoj mi riproĉis min poste pri mia blinda ensorĉiteco! Nun, eĉ se mi ne povos efektive rekonduki lin al racieco, mi almenaŭ penos seniluziigi liajn kompatindajn trompitojn. Ho, sinjoro Marston, korrompaj travivaĵoj kaj senindulga memanalizo donis al mi maldolĉajn lecionojn. Tamen, kelkafoje, miaj malnovaj, pli raciaj idealoj denove sin altrudas al miaj pensoj kaj plenigas min per nova espero. Tio, kio estas vera, ja fine devas evidentiĝi.

— Sendube. La elprovo de idealo estas ĝia konformeco kun la finaj celoj de Dia providenco rilate al la homaro; ĉu ne?

Pluan interparolon malhelpis apero de belega vidaĵo, kiu subite prezentiĝis al iliaj okuloj. En kelka mal-

273