Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/279

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

proksimeco, rekte antaŭ ili, kuŝis herboriĉa valo, ĉe kies fino vidiĝis pentrinda golfeto kaj, pli malproksime, vastaĵo da blua maro. Dekstre de ili, tute apude, staris alta kaj longa muro kun vitrorompaĵoj sur la supro. Ĉe peza, kverka pordego, ornamita per masivaj feraĵoj, jam atendis la poŝtisto kaj la policano.

Laŭ antaŭe farita plano prosperis al Leonardo, sinjorino Heilman kaj la policano sin enŝovi internen. Kiam iu singarde malfermis la pordegon por enlasi la pakaĵojn, Leonardo perforte enpaŝis kaj, spite indignaj protestoj de blankhara kaj respektinde aspekta sinjoro, enlasis la aliajn. La maljunulo, kiu estis vestita per griza kitelo, griza pantalono kaj sandaloj, rifuzis al li ĉian informon pri la domanaro kaj dramece alvokis la ĉielon malsuprenvenigi venĝon sur la kapojn de la malpiaj maltrankviligantoj de la sanktulejo. Ekstere de la pordo la geedzoj Bray aŭskultis buŝmalferme, esperante, ke la ludota dramo ne finiĝos sen ilia helpo. La leterportisto jam foriris por ne implikiĝi en la afero. Lasante la junan policanon gardi la malfermitan pordon kaj diskuti kun la kolera blankharulo la laŭleĝan aspekton de la entrudo, Leonardo kaj sinjorino Heilman iris antaŭen.

La vidaĵo antaŭ ili estis sorĉe bela. Sur la supro de nekruta deklivo staris, je interspaco de ili de ĉirkaŭ ducent metroj, ĉarma, blanka domo kun helverde kolorigitaj lignaĵoj, pentrinde reliefigita de malhela fono de grandaj fagoj. La fasado elrigardis, trans glata, smeraldosimila herbejo, sur la jam rimarkitan valon kaj, pli proksimen, sur la maron. Apude troviĝis reviga ripozejo malantaŭ bela, artefarita lageto, en kiu kelkaj ŝprucaĵoj malvigle plaŭdis el verdigriĝintaj ornamfiguroj. Ĉi tie kaj tie vidiĝis florbedo aŭ grupeto da duontropikaj arboj kaj arbetaĵoj.

274