Ĉie regis silento; ĉio kvazaŭ elspiris pacon, dolĉan ripozon: Tera paradizeto. Subite eksonis el malantaŭ aro da cipresoj, centkelke da paŝoj de ili, rava, solenĝoja kantado, lerte akompanata de harpo. Ambaŭ nekonscie haltis kaj aŭskultis.
— Kia elizea loko! — mallaŭte diris Leonardo, — oni facile supozus, ke pekaj pensoj ne povas naskiĝi ĉi tie.
En tiu momento aperis sur la teraso de la domo du sinjorinoj, blankevestitaj, brakon en brako. Ili haltis ĉe la supro de la ŝtuparo kaj ŝajne trankvile ĝuis la belan vidaĵon. Leonardo petis sinjorinon Heilman resti kaŝita malantaŭ arbetaĵo, dum li iros rekte trans la herbejo en direkto al la domo. Tuj kiam la sinjorinoj rimarkis lin, ili kuris domen kun gestoj de surprizo kaj timo. Post kelke da momentoj elvenis sinjoro Heilman, akompanate de juna sinjoro, kaj sekvate de la du sinjorinoj. Ambaŭ viroj estis strange vestitaj per vastaj, blankaj vestoj el tolo kun du-stria purpura borderaĵo: fantazia kombinaĵo el antikva greka kaj mezepoka modoj. Sed la plena sameco de la vestoj estis la sola komunaĵo, kiun montris ilia eksteraĵo. Dum sinjoro Heilman kun siaj abundaj, malhele brunaj kaj ondantaj haroj kaj siaj allogaj trajtoj de intelektulo aspektis memkonscia, fiera, lia kunulo prezentis preskaŭ inan mienon. Lia glata vizaĝo havis treege mildan esprimon. Liaj bluaj okuloj, reveme elrigardantaj tra okulvitroj, kaj liaj longaj, linkoloraj haroj aspektigis lin kiel lirikan poetaĉon, ĵus elpaŝintan el ŝercgazeto.
Leonardo iris rekte antaŭen, kaj la blankevestularo venis renkonte al li. Intertempe ankaŭ la policano kaj la maljuna sinjoro alproksimiĝis, ankoraŭ disputante. Sinjoro Heilman la unua ekparolis. En lia sintenado