Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/281

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj en lia voĉo montriĝis delikata miksaĵo de indeco, piaĉa indigno, kaj malvarma ĝentileco:

— Ĉu mi povas demandi, sinjoro, — li diris, — laŭ kia rajto vi entrudas vin en ĉi tiun nepre privatan ĝardenon?

Leonardo respondis:

— Laŭ la rajto, kiun donas al mi dolora devo rekonduki al ŝia laŭleĝa zorganto knabinon, kiu troviĝas ĉi tie en anima mallibereco.

Dum momento la du viroj staris senmove vizaĝon kontraŭ vizaĝo, severe rigardante unu la alian. Ili sin reciproke mezuris. Ĉiu vidis en la kontraŭulo viron de neordinara karaktero, idealiston; sed samtempe ili sentis, ke inter ili nenia simpatio povas ekzisti. Sinjoro Heilman denove parolis kun patoso, kies malsincerecon Leonardo facile eltrovis:

— Spirita, mondula blindeco, — li diris, — igas vin ofendema kaj maljusta, sinjoro. Sciu, do, ke „anima mallibereco“ havas nenian lokon ĉi tie. Male, ni ĉiuj vivas ĉi tie en la plena, sankta, belega libereco, kiun donas plena malligiteco de malbona mondo kaj konstanta preteco aliformiĝi ĉe la alsopirata alveno de la majstro. Animoj en plena simpatio kun niaj aspiroj povas aliĝi al ni aŭ foriri, tute laŭ sia plaĉo. Al ĉiuj aliaj personoj ni plej kategorie malpermesas la eniron. Mi do devas peti vin, tuj kaj sen plua vorto eliri laŭ la sama vojo, laŭ kiu vi envenis.

Majeste la supermondulo montris al la pordego. Ne atentante lian geston, Leonardo respondis trankvile, sed firme:

— Laŭ ĉiuj aŭtentikaj informoj pri vi, sinjoro Heilman — supozeble tio estas vi — mi havas sufiĉan kaŭzon maltrankviliĝi ĝuste pri tiu plena libereco. Ĉiaokaze mi

276