insistas pri interparolo kun fraŭlino Lorna Prior, kiun vi venigis ĉi tien sen la konsento de ŝia duonpatro, ŝia zorganto. Vi certe ne povas esti nescia pri la fakto, ke vi elmetas vin al severa puno, detenante knabinon neplenaĝan de laŭleĝa regado de sia patro aŭ zorganto.
— Insultoj ne prosperigos vin ĉi tie! — ekkriis sinjoro Heilman. — Mi volas diskuti kun vi nek leĝajn demandojn, nek privatajn aferojn, sed mi, kiel posedanto de ĉi tiu bieno, ordonas al vi tuj foriri.
— Mi ne foriros, ĝis mi plenumos mian celon.
— Mi nepre malhelpos tion, — sinjoro Heilman rediris, pala de kolerego. Li sin turnis kaj ekforiris kelke da paŝoj; sed subite li haltis. Verŝajne la timigitaj vizaĝoj de la sinjorinoj malantaŭ li aliigis lian intencon. Returniĝinte, li sin direktis al la juna policano kaj demandis kun superregema severo, per kiu, sendube, li volis konsterni lin: — Kion vi serĉas ĉi tie, junulo?
La loka reprezentanto de la leĝo, altkreska kaj fortmuskola juna viro, kiun Leonardo bone instruis antaŭe, respondis laŭ maniero, kiu montris, ke li plene konscias la indecon de sia ofico kaj la gravecon de la okazo:
— Mi ricevis ordonojn kaŝe observi la enirantojn kaj elvenantojn el ĉi tiu bieno. Ĉiaokaze mi estas ĉi tie por prizorgi, senpartie, ke nenia perforto fariĝu.
En tiu momento la malproksima kantado ĉesis. Leonardo tuj, elstreĉante la bruston, laŭte vokis tri fojojn: Lorna!
La okuloj de ĉiuj direktiĝis al la cipresa bosko, el kiu la sonoj venis. Momenton poste elkuris el ĝi blankevestita virina figuro, sekvate, je kelka distanco, de du similaj figuroj. Pli poste aperis areto da homoj, plejparte virinoj, kiuj kolektiĝis antaŭ la malhele verda fono