Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/283

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la arboj kaj rigardis, sendube kun miro, en la direkto al la malgranda grupo staranta sur la herbejo.

Leonardo, kun koro forte batanta pro sopirego, streĉe rigardis la unuan, malrapide alproksimiĝantan figuron kaj post nelonge rekonis ŝin. Ŝi estis Lorna. La knabino estis iom strange, sed tre ĉarme vestita. Ŝi surhavis vastan, fluetantan veston el delikata, blanka muslino, malstreĉe zonitan per rozkolora, tordita ŝnuro, kies kvastoj svingpendis ĝis malsupre de la genuoj. La vesto estis borderita ĉe la surbrustaĵo, ĉe la fino de la vastaj duonmanikoj kaj ĉe la malsupro per rozokolora ornamaĵo laŭ antikvagreka desegno. De la dekstra ŝultro flirtis blanka, malpeza ŝalo, bele surbrodita per delikataj floraĵoj, kiu parte kaŝis rektangulan dekoltaĵon. Ŝiaj densaj, brunaj haroj falis nefrizitaj sur la ŝultrojn kaj la dorson; nur ruĝa rubando, ĉirkaŭanta la frunton, firme tenis ilin al ŝia rondforma kapo. Subite la knabino haltis kaj metis la maldekstran manon sur la bruston, kvazaŭ ŝi volas kvietigi furioze batantan koron. Ŝanceliĝe ŝi antaŭen iris kelkajn paŝojn kaj denove haltis.

Leonardo havis okulojn nur por la ŝanceliĝanta knabina figuro; ĉio alia ĉirkaŭ li estis en tiu momento forgesata. Kun kreskanta sentemeco li demandis sin, kiaj sentoj regas ŝian koron. Videble forta batalo okazas en ĝi. Tuj kiam li paŝis antaŭen, por iri renkonte al ŝi, sinjoro Heilman ankaŭ ekmoviĝis kun la intenco bari al li la vojon. Sed unu firma rigardo de lia kontraŭulo igis lin ekhalti. Alproksimiĝante al la knabino, Leonardo etendis al ŝi ambaŭ manojn kaj per voĉo tremetanta pro kortuŝiteco li diris, mallaŭte, karese:

— Lorna, revenu al ni. Lorna mia, revenu al mi!

Ne montriĝis en lia voĉtono nuanco de riproĉo, nur petego, kompato kaj profunda amo. Lorna ekrigardis

278