Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/284

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en lian vizaĝon. Tiu mallonga rigardo estigis por ŝi novan, mirigan eltrovon kaj same novan, travibrigan konscion: Leonardo amas ŝin, kaj ŝia koro ĝojoplene respondas al lia amo. Sed la ĝojo, elsaltanta el ŝiaj okuloj, estis nur momentodaŭra. La jam ekleviĝantaj manoj malleviĝis. Sur ŝia ruĝiĝanta vizaĝo ekaperis signoj de diversaj emocioj: timo, nedecidemo, konfuziĝo.

— Lorna, — plue parolis Leonardo per senafekta, sed kortuŝa voĉo, — en Linkfield koroj rompiĝas. Mia koro rompiĝas. Vi vivas ĉi tie en lando de danĝera iluzio. Trompulo, kies pasinta vivo igas lin tre malkonvena kunulo por vi, malbonuzis vian nespertecon kaj vian naturan fervoron, por konduki vin ĉi tien.

Ĉi tiuj lastaj vortoj videble kaŭzis al la sentema knabino doloran animbaton, kiu senvortigis ŝin. Ŝi paliĝis, konsternite, kaj rigardis la teron preskaŭ freneze. Fine ŝi diris mallaŭte, enpense, kvazaŭ ŝi parolas al si mem:

— Mi ne povas kredi tion.

Leonardo rediris milde:

— Mi scias ja, ke tio estas por vi dolora seniluziiĝo, sed mi ne akuzas sen sufiĉa praveco.

Antaŭ ol Lorna povis respondi, sinjoro Heilman afekte alpaŝis kaj ekprenis ŝian manon. Laŭ sia kutima, karesa kaj plaĉa parolmaniero li diris, ŝajnigante, ke li ne dubas pri la efiko de siaj vortoj:

— Fratino Lorna, ne aŭskultu admonojn, kiom ajn sincere donitajn, de iu, kiu ne komprenas nin. La mondo ja tute ne komprenas nin. Vi konscias, ke la spirito de la majstro vere liberigas. Nek atentu, mi petas vin, insultajn aludojn, naskitajn de malamikoj kaj ripetitajn de personoj blindigitaj de nescio kaj egoistaj motivoj. Rememorigu al vi viajn sanktajn promesojn, la belegecon de niaj sanktaj celoj kaj la grandan proksim-

279