Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/285

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

econ de nia feliĉega aliformiĝo! Tiu subita elprovo ekskuis viajn nervojn, kara fratineto. Via korpo tremas. Iru domen kune kun nia fratino, sinjorino Gibson. Ŝia saĝa konsilo kaj patrina zorgemo trankviligos vin.

Unu el la du sinjorinoj, kiuj estis sekvintaj Lornan, blankharulino, jam metis manon sur la brakon de la konfuzita knabino, kiam Leonardo ekparolis:

— Unu momenton plu! Jen tre proksime estas sinjorino, kiu deziras diri kelkajn vortojn. — Duonturninte sin, li vokis: — Sinjorino Heilman!

La voko kaŭzis grandan surprizon inter la komunumo. Sinjoro Heilman ekpaliĝis, sed, tuj poste, laŭŝajne, retrovis sinregon. Li interplektis la brakojn sur la brusto, kaj lia vizaĝo alprenis malmolan, necedeman aspekton, kiel ĉe homo, kiu, sciante, ke la masko tiriĝas for de lia vizaĝo, tamen sin kirasas per la lasta armilo: obstina, senhonta spitemo.

Sinjorino Heilman elvenis el sia kaŝejo kaj nerapide alpaŝis. Ŝi estis pala. En ŝiaj okuloj lumis deziremo, dolora de profundeco, kaj tiom pli kortuŝa, ĉar ŝia vizaĝo montris, precipe ĉirkaŭ la buŝo, signojn de sensukcese subpremata timo.

— Jen, Lorna, — diris Leonardo, alparolante tamen la tutan ĉeestantaron, — jen estas la edzino de sinjoro Heilman, de li kruelege traktita kaj forlasita. Ŝi volonte sciigos vin pri aliaj virinoj, kiujn li senkompate dronigis en malfeliĉego kaj pereo — en la okazo, se ŝi malsukcesos rekonduki lin al honesta vivo kaj fidela edzeco. Sinjorino Heilman celas, unue, kaj pasie deziras, savi la, malgraŭ ĉio, profunde amatan edzon el lia malfeliĉa, iluzia animstato. En ĉia okazo, tamen, ŝi firme intencas, kiel nobla virino, laŭpove malhelpi pluajn maljustaĵojn kontraŭ aliaj.

280