Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/287

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

apud Leonardo kun manoj interplektitaj sur la dorso — noblaspekta kaj majesta figuro. Dum la parolo de la edzo ŝia delikata vizaĝo montris kreskantan animdoloron. Nun ŝi ekkriis per voĉo tremanta pro emocio:

— Markuso, ĉesu! Mi ĵurpetas vin per la memoro de nia karega, ĉielenirinta infano, per la memoro de via sankta patrino, kies vivon mi iam savis je risko de la mia, aŭskultu! Vi scias, ke neniam mi freneziĝis. Vi suferigis al mi neeldireblajn turmentojn en fi-kuracejo, kie malboneguloj penis frenezigi min. Se fajrero da humaneco restas en via koro, kiu iam batis en feliĉega harmonio kun la mia, revenu al mi kaj forlasu ĉi tiun frenezan trompaĵon, je kiu vi mem jam ne kredas, laŭ mia scio. Malgraŭ ĉio, mia edzo, mia koro volontege pardonos, kaj miaj brakoj malfermiĝos al vi; kaj la bona Dio ne povas esti malpli pardonema.

Sinjoro Heilman en la daŭro de unu momento ektremetis kaj aspektis, kvazaŭ lia koro trapikiĝas. Sed tuj poste li regajnis sian sinregon kaj, ĉirkaŭrigardante, diris kun bone ŝajnigita sentemeco:

— Ho ve! Jam antaŭe mi aŭdis tiajn parolojn; sed, malfeliĉe, tiaj sentoj ne estas longedaŭraj. Vi scias, miaj amikoj, sufiĉe pri cerbomalsanuloj, por kompreni min. En ĉia okazo restas ĉiam en ŝia ruinigita animo tiu furioza, fatala malamikeco kontraŭ niaj aspiroj. Mi do devas daŭre obei la de supre ricevitan kaj tre klare komprenatan ordonon, kvankam tio ankoraŭ nun iafoje rompas al mi la koron.

La vizaĝesprimo de sinjorino Heilman ricevis subitan ŝanĝon: ŝiaj ŝtalgrizaj okuloj ekbrilis; ŝiaj vangoj ekruĝiĝis, kaj ŝia tuta eksteraĵo montris flamecon ne plu subpremeblan.

— Bone, do, — ŝi diris, — dum mia terura mal-

282