Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/288

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

libereco mi ĵurpromesis, ke, se Dio pro favorkoreco liberigos min, mi faros mian eblon regajni vin kaj sincere pardoni al vi. Tiun solenan promeson mi konscience penis plenumi. Sed mi ankaŭ ĵuris, ke mi malhelpos per ĉiuj rimedoj la animpereon de pluaj trompitoj.

Kun torento da flama elokventeco, kiu surprizis kaj ensorĉis la tutan ĉirkaŭstarantaron, ŝi priskribis la iom-post-ioman spiritan defalon de la edzo, lian postan karieron de trompulo kaj la mirindan psikan potencon, kiun li posedis super siaj sekvantoj, precipe virinoj, ĝis unu tago, kiam lia friponeco malkovriĝis. — En mia valizo troviĝas, — ŝi diris fine, — leteroj de korrompitaj viktimoj liaj. Mi volonte montros ilin al kiu ajn deziras ilin vidi. Unu el ili enhavas la plej korŝiran konfeson kaj la plej kortuŝan pardonpeton, kiujn iam unu virino faris al alia. Ĝin skribigis kompatinda knabino sur mortlito, iam pura, altanima virineto, sed ruinigita, korpe kaj anime, de viro, kiu povosciis vibrigi la kordojn de ŝia naiva koro. Ŝia pasia, karna amo, kiun ŝi en sia blindeco prenis por sankta, senpeka ĉieledzeco, iĝis oportuna ilo en la manoj de li, kiun poste ŝi malbenis kun brulanta furiozo, tia, kian nur ruinigita virina koro povas senti.

La ĉirkaŭstarantoj aŭskultis gravamiene en peza silento, tamen kun kreskanta kortuŝiteco. La ĝisnunaj esprimoj de dubo kaj nedecidemo en la vizaĝoj de la plimulto cedis lokon al teruro, senespereco. Kelkaj el ili, ĵetante maltrankvilajn kaj malkonfidemajn rigardojn sur sian ŝanceliĝantan idolon, kuniĝis en grupetoj por serĉi, unu de la alia, klarigon kaj konsolon.

Leonardo atente rigardis Lornan. Ŝia vizaĝo estis pala kaj senmova, kaj en ŝiaj larĝe malfermitaj okuloj vidiĝis timo kaj teruro. Preskaŭ senscie ŝi aliris Leo-

283