Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/289

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nardon kaj kun kortuŝa, senvorta alvoko pri helpa kunsento metis manon sur lian brakon. Rigardo de profunda amo kaj ĝojo en la okuloj de la fidela amiko kuraĝigis ŝin flustri:

— Mi iros hejmen kun vi.

Se antaŭe restus en la pensoj de iuj el la sekvantoj de Markuso Heilman dubeto pri lia abomena hipokriteco, subita ŝanĝo en lia vizaĝesprimo ĝin tuj forpelus. Kun rigardo, en kiu malico kaj kolerego konkuris, li sible diris al Leonardo:

— Jam estas tro malfrue, mia virtega amiko; ha! vi nur povos alpremi al via brusto ĉifitan floron. — Dirinte tion, li sin turnis kaj foriris en direkto al la domo. Antaŭ ol li alvenis tien, li estis ĉirkaŭata de seso de siaj seniluziitaj sekvantoj, laŭte kaj kun furiozaj gestoj disputantaj kun li.

Dum kelkaj momentoj Lorna rigardis en dolora konfuzeco la forirantan figuron de la viro, en kiu ĝis antaŭ malmultaj minutoj ĉiuj ŝiaj aspiroj alcentriĝis. La tuja impulso, kiun Leonardo sentis, estis ekkapti la kanajlon je la kolo kaj skuegi lin. Sed li ne faris tion; lia kutima sinregeco kaj sento de abomeno retenis lin.

— Lasu la arĥifriponon al la favorkoreco de lia furioziĝanta kolegaro, sinjoro Marston, — diris sinjorino Heilman; — oni ja povis vidi, ke li nur malice mensogas.

Juna sinjorino preskaŭ histerie sin ĵetis en la brakojn de Lorna, petegante, ke ŝi ne forlasu ŝin. Dume unu sinjoro alparolis Leonardon kaj sinjorinon Heilman kun funebra vizaĝo. Li esprimis deziron ricevi de ili pluajn pruvojn pri la falsvirto de la ĝisnuna majstro, kies senmaskiĝo, — li diris, — translokigas min de l’ĉielo en inferon kaj dronigas min en abismo de senespera malfeliĉego.

284