Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/290

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jam komencis mallumiĝi, kiam, laŭ senvorta interkonsento, la restinta grupo foriris en la direkto al la ĉefa ĝardenpordego, nelaŭte interparolante kun seriozaj mienoj.

Leonardo sopiris paroli intime kun Lorna, sed li ne trovis oportunan okazon. Al neniu, ŝajne, eniris en la cerbon la penso, ke tiuj du homoj povas deziri interparolon inter si. Kvankam Lorna sopiris liberigi sin de la kunesto de aliaj personaj kaj serĉi en soleco kun Leonardo trankviligon por sia ŝirita, tremanta koro, tamen neklara sento de timo kaj honto retenis ŝin.

Sinjorino Heilman insistis, ke Lorna, kiu aspektis konfuzita kaj nervoskuita, okupu kune kun ŝi la malgrandan kroman dormoĉambron, metitan je ŝia dispono de la geedzoj Bray. Ŝi tuj sentis grandan korinklinon al la malfeliĉa knabino kaj proponis provizi ŝin per kelkaj vestaĵoj por anstataŭigi ŝian fantazian kostumon. Leonardo iris, laŭ konsilo de la juna policano, al najbara vilaĝo por serĉi pasloĝon ĉe la tiea pastro aŭ ĉe iu alia bonstatulo.

Tuj kiam, la sekvintan matenon, Leonardo povis konvene adiaŭi la maljunan pastron kaj pastredzinon, en kies gastama domo li trovis koran bonvenon, li rapidis for, portante sian valizeton, por prizorgi Lornan. Ĝis tre malfrua horo li priparolis kun siaj amindaj gastigantoj la eksterordinaran historion de sinjoro Heilman, kiu tre interesis ilin ambaŭ el vidpunktoj spirita kaj psikologia.

La kapo de Leonardo estis plena de antaŭsentoj, jen feliĉaj, jen seriozaj. Li preskaŭ ne rimarkis, ke la vetero estas malvarma kaj pluva. Ĉion forgesigis al li pasia sopiro premi al sia brusto la nun eldanĝerigitan knabinon kaj ŝirmi ŝin kontraŭ sortobatoj en mondo,

285