Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/291

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiun ŝia nematura kaj iom fantaziema menso ankoraŭ ne sufiĉe komprenis. Ĉe vido de maljuna, kaduka viro ekvenis al li la memoro pri lia amata patro, kaj li ne povis ne senti ioman sinriproĉon, pro tio, ke la travivaĵoj de la lastaj dek du horoj, elokupante lian tutan koron, forprenis ĉiun penson pri li. — Mirinda sorto! — li diris al si. — Kiom malmulte mi tiam antaŭsentis, kiam mi akceptis, en tiu neforgesebla nokto, la strangan heredaĵon, ke pasia amo al tiu knabineto fine estos por mi la plej forta instigo plenumi mian solenan promeson. — Li sentis malkontentecon kaj ĉagrenon pro tio, ke ĉe la plenumo de tiu tasko io, krom konscio pri lia devo al la patro, povus instigi lin.

— Ĉu mi do vere jam plenumis mian devon, — li demandis sin; — ĉu tiu ĉi okazaĵo vere vidiĝis en la supernatura, antaŭmorta vizio de sinjorino Vincent? Sendube, — li respondis al si.

Dolĉa sento de ĝojo kaj espero jam ekokupis lian koron, kiam subite lia revo interrompiĝis. Renkonte al li rapidis, preskaŭ kuris, sinjorino Heilman, akompanata de malgranda vilaĝa knabino, filino de la ĝardenisto. Ambaŭ videble estis en granda eksciteco. Kun vizaĝo montranta akran korpremon la sinjorino ekkriis:

— Ho, sinjoro Marston, mi havas por vi malbonan novaĵon: Fraŭlino Prior malaperis dum la nokto aŭ tre frue en la mateno. Kion mi povas diri al vi krom tio, ke mi estas terure ĉagrenita; ĉar mi ja sentas min iom priresponda? Sed kiel mi povis imagi, kiam mi endormiĝis ĉe ŝia flanko, ke, vekiĝante, mi trovos ŝian lokon neokupita?

Timeme kaj malgaje la virino rigardis en la vizaĝon de Leonardo, kaj ekmiris, vidante sur ĝi nenian signon de konsterniĝo. Liaj virecaj trajtoj montris sian kutiman, nemaltrankviligeblan seriozecon.

286