Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/292

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Rakontu al mi, mi petas, kio okazis de kiam mi foriris, — li diris.

Iom kvietigite per la egalanimeco de Leonardo, sinjorino Heilman respondis, parolante, tamen, tre rapide:

— Tuj kiam ni alvenis en mian dormoĉambron, la kompatinda knabino petis min, ke mi montru al ŝi la leterojn, pri kiuj mi parolis. Ŝi legis ilin kun kreskanta ekscitiĝo, eldirante esprimojn plenajn de kompato. Subite ŝia enpensa, senkulpa vizaĝo alprenis aspekton de teruro. Ŝi paliĝis kaj ruĝiĝis, kaj ŝiaj okuloj rigardegis en la spacon kun duonfreneza konsterno. Mi estas certa, ke la knabino ĝis tiu momento ne komprenis la malbelan signifon por ŝi de tiuj konfesoj, nek la malican aludon de tiu viraĉo Heilman. Ŝajnis, ke la tuta realaĵo nun per unu terura bato trafis ŝin. Post kelke da momentoj ŝi ekploris kaj, kuŝiginte la brakojn kaj la kapon sur la liton, nekonsoleble plorĝemis. Per ĉiuj rimedoj mi penis trankviligi ŝin, sed vane. Mi aŭdis ŝin ĝemi, parolantan al si mem: — „Ho ve! Kiaj malkovroj! . . . Mi ne povas elteni tion.“ — Poste, leviĝinte de la lito, ŝi diris tre mallaŭte: — „Li do amas min . . . la plej dolĉa ĝojo de l’vivo . . . kaj ĝi daŭris nur unu momenton, unu solan, travibrigan momenton.“

— Ŝi rifuzis vespermanĝon, kiun sinjorino Bray proponis al ŝi kun kortuŝa afableco, kaj respondis al miaj demandoj kaj konsolado nur silabe. Sendube ŝia kordoloro estis tro profunda por enmiksiĝo de fremdulino. Fine, pensante, ke kelkhora dormo trankviligos la kompatindulinon, mi konsentigis ŝin enlitiĝi. Prezentu al vi mian surprizon, kiam hodiaŭ matene mi trovis, ke fraŭlino Prior mistere malaperis, postlasinte nenian komunikon por vi. Kaj en tia pluvego, vestite nur per sia ridinda, maldika kostumo kaj malpeza manteleto, kiun mi donis

287