Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/293

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al ŝi hieraŭ vespere. Sendube ŝi malsekiĝis ĝis la haŭto en la daŭro de nemultaj minutoj.

La malgranda knabino, kiu buŝmalferme aŭskultis la rakonton de la usonanino, nun timeme elmetis la ideon:

— Eble, sinjorino Heilman, ŝi dronigis sin en la muelejlageto malantaŭ nia ĝardenmuro.

— Fi! silentu, malsaĝa knabineto, — timigite ekkriis sinjorino Heilman, ekrigardante unue la infanon kaj poste Leonardon.

Ĉi tiu metis la manon sur la kapon de la knabino kaj diris bonkore:

— Verŝajne vi antaŭe aŭdis pri malfeliĉulo, kiu faris tion, sed ne estas konvene, supozi ion tian pri ĉiu, etulino. Nun montru al ni, mi petas, la plej mallongan vojon al la stacio Falbridge.

— Sinjoro Bray jam iris tien laŭ mia konsilo, — diris sinjorino Heilman.

— Des pli bone.

— Ĉu mi iru kun vi? — demandis la knabino.

— Ne, — respondis Leonardo, — iru hejmen kaj sciigu la patrinon, kien ni iris.

Rapidpaŝe Leonardo kaj sinjorino Heilman iris laŭ kampara vojeto en la direkto montrita de la knabino. Trafinte la ĉefvojon, ili ekvidis la ĝardeniston, kurantan returne. Jam el malproksime li ekkriis: — Mi havas sciigon pri ŝi. — Tiel rapide, kiel spireganta brusto al li permesis, la bonkora viro rakontis, ke la knabino enkuris en la stacion dek minutojn post la kvina, ĝuste kiam la unua vagonaro komencis formoviĝi orienten. Ne aĉetinte bileton ŝi envagoniĝis en la lasta momento. La staciestro diris, ke ŝi estis senĉapela kaj tiel malseka, ke la akvo gutis de ŝia vesto.

Fluego da kompato kaj sopiro ekplenigis kaj preskaŭ

288