Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/294

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

troŝarĝis la koron de Leonardo. Sed post momento li reakiris sian kutiman egalanimecon kaj demandis la ĝardeniston:

— Kiam foriros la proksima vagonaro?

— Nemultajn minutojn antaŭ la deka, do post kvaronhoro aŭ dudek minutoj.

Ili rapidis kune al la stacio. Alveninte ili sciiĝis, ke la vagonaro, kiun Lorna atingis, iris nur ĝis Plymouth, finstacio Millbay. Leonardo tuj telegrafis al la staciestroj de tiu stacio kaj de Plymouth — North Road, petante ilin fari demandojn pri la malaperinta fraŭlino kaj, en okazo de trovo, peni konsentigi ŝin tie resti ĝis lia alveno. Sinjorino Heilman bonkore proponis postlasi siajn apartenaĵojn kaj akompani Leonardon ĉe lia serĉado, sed post ĝentila kontraŭrezono ŝi komprenis, ke ŝia tuja devo ankoraŭ kuŝas apud Padmoor. Verŝajne aliaj bezonas ŝian helpon kaj konsilon.

Post pli ol duhora veturo — neniam vagonaro tiel malrapidaĉis — Leonardo atingis Plymouth. De la intendanto de la stacio Millbay li sciiĝis, ke fraŭlino, pri kies identeco kun Lorna ne povis esti dubo, alvenis je la sepa kaj tridek en kunesto de bone vestita, mezaĝa sinjorino. Ili kune eliris el la stacidomo kaj revenis post ĉirkaŭ du horoj. La knabino estis malsame vestita, per tre simpla, malhele blua vesto. La sinjorino aĉetis kaj prezentis al la kontrolisto du biletojn, unu ĝis Londono kaj la alian ĝis Taŭnton. Ĉi tiu novaĵo iom malpezigis al Leonardo la koron. Iu bonkorulino do prizorgis ŝin, kaj pro tio li fervore dankis Dion. Nun prezentiĝis al li jena demando: Ĉu Lorna veturas rekte al Londono aŭ jam elvagoniĝis en Taŭnton, kie loĝas kuzino de sinjoro Vincent? Sed momenton poste li forpuŝis la penson pri tiu lasta eventualaĵo. La kuzino de sinjoro

289