La pli maljuna viro sidigis sin sur sofon, remalfermis la telegramon ankoraŭ unu fojon kaj tralegis ĝin. Leonardo, sidiĝinte apud li, observis lin kun kortuŝeco dum kelke da momentoj. Li diris al si en la pensoj, ke neniam li vidis viron pli korpremegitan, aŭ vizaĝon pli zorgolacan. Granda ŝanĝo okazis en li en la daŭro de la kelkaj monatoj, dum kiuj Leonardo ne vidis lin. Lia altkreska, malgrasa figuro fariĝis ankoraŭ pli maldika. Liaj ŝultroj kurbiĝis, kiel ĉe grandaĝulo, kaj liaj haroj jam estis preskaŭ tute blankaj. La mano tenanta la paperon tremetadis.
Dum kelka tempo ili priparolis la iom neordinaran karakteron de Lorna, ame, simpatie; sed ili eĉ per unu vorto ne aludis la bruldetruitan fabrikejon. Leonardo subite demandis, ŝajne senpripense:
— Ĉu vi vidis fraŭlinon Haverford, de kiam mi revenis?
Sinjoro Vincent ne tuj respondis. Nerveme li kunfaldis malgrandformen la paperfolion. Poste, alrigardante Leonardon, li ekparolis gravamiene sed firme:
— Jes, mi ŝin vidis. Mi estas nun kontenta havi oportunan okazon por tute malkaŝe priparoli kun vi aferojn, kiuj tre dolorige tuŝas la plej internan parton de mia animo. Al neniu en la mondo mi tiel malkovrus mian koron. Sed mi tion ŝuldas al vi.
Post momenta paŭzo li parolis plue:
— Leonardo — mi volonte nomos vin denove per via baptonomo . . .
— Leonardo konsente ekbalancis la kapon kun bonkora rideto.
— Leonardo, neniu viro iam suferis pli ol mi de rafinitaj virinaj kruelegaĵoj. Se iam homo suferis premegantajn animdolorojn, frenezigajn mordojn de la konscienco, kiel punon pro maljustaĵoj, tiu homo estas mi. Pli terura