Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/297

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

infero, ol tiu, en kiu mi vivis, en la daŭro de la lastaj dek unu jaroj, ne ekzistas. Mi ja scias, ke multfoje vi volis helpi al mi, sed ĝuste pro la maldolĉeco en mia animo mi forpuŝis vian kunsenton, kelkafoje tre malĝentile, mi timas. Pardonu. Malĝusta fiero kaj kaŭterizita konscienco faris el mi moralan malkuraĝulaĉon. Ju pli longe mi prokrastis, des pli malfortiĝis mia volpovo, kaj des pli mi malamis kaj malestimis min mem, ĝis tiu memabomeno rabis al mi la forton gardi tiujn, kiujn mi amas pli ol ĉion alian en la mondo, kontraŭ la insida persekutado de demona malamikino. Ho, en kia infero mi vivadis!

Profunde kortuŝite, Leonardo diris kun konsola tono:

— Sed nun, sinjoro Vincent, tiu vere demoninspirita malamo jam ĉesis; kaj pli feliĉaj tagoj kuŝas antaŭ vi.

— Jes, — respondis la malfeliĉa viro, solene kaj varme, — en tia okazo mi ŝuldas tion al via nobla sindonemo. Ni, efektive nia tuta familio, neniam povos rekompenci al vi viajn eksterordinarajn servojn.

— Ne parolu pri tio, mi petas.

— Nu, hieraŭ, kiam mi en doloroplena soleco tagmanĝetis, mi ricevis letereton de mia fratino. Ĝia tono estis tiel kora, ke ĝi forprenis al mi la spiron. Unue mi suspektis, ke tio estas nur diabla ruzo iamaniere ekkapti min persone, por elfari sian lastan kaj plej abomenan venĝon. Tamen mi devis ne malatenti eĉ la plej malgrandan eblon liberigi min el tiu terura premsonĝo. Sed mi konfesas, ke la nura penso pri intervidiĝo kun ŝi en ŝia domo tremigis min. Fine mi decidiĝis iri. Sur la vojo nervodetruaj pensoj regis min; turmentaj demandoj premsekve traflugis mian cerbon. Timo, memkulpigo, malamo, kaj flama indigno, espero kaj malespero tordadis mian koron.

292