Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/298

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝi akceptis min en malgranda buduaro sur la dua etaĝo, kiun ŝi — ĉi tiu penso venis al mi poste — ornamis per objektoj, memorigaj pri miaj gepatroj kaj pri mia juneco. Mi ne kredis, ke povas okazi en homa vizaĝo tiel granda ŝanĝo en la daŭro de, supozeble, malpli ol du tagoj. Estas tre malfacile priskribi ŝiajn trajtojn, ili konfuzis min. La ĝistiamaj, maldolĉaj vizaĝesprimoj; eĉ la malmolaj linioj, jam malaperis. Kaj ŝiaj okuloj! Vi scias, ke ili ofte fortimigis la infanojn de la vilaĝo kaj suspektigis al kelkaj personoj, ke ŝi estas freneza. La rigardo el ili estis malgaja, sed nepriskribeble milda kaj sopirema. Ĝi forte rememorigis al mi la belan fotogravuraĵon de Tomaso Mostyn en via salono, „Kristo en Getsemane“. La tuta vizaĝo montris lacecon kaj nervostreĉitecon, kiel post terura animkonflikto, sed, samtempe, ankaŭ signojn de nobla venko kaj trankvila decideco. Pardonu tiujn detalojn. Per la unuaj vortoj, kiujn ŝi parolis kun voĉo tremetanta pro kortuŝeco, ŝi preskaŭ tute senarmigis min: La malamo, la furiozo, kiujn mi supozis profunde enradikigitaj en mia koro, ŝajne, ekvaporiĝis. Mirindaĵo!: — „Hugo“, — ŝi diris, — „mi faris al vi ne-malestigeblajn maljustaĵojn, kies profundecon nur Dio scias. En la daŭro de la lastaj dek unu jaroj mi estis la plej malfeliĉega virino en la mondo, kaj, ŝajne, la plej abomeninda; sed, pli vere, tre kompatinda estaĵo. Frato mia“, — ŝiaj lipoj tremis, kaj ŝiaj okuloj malsekiĝis, — „sub la nekontraŭstarebla influo de mensogaj spiritoj mi kruelege revenĝis al vi la perdon de amanto, aŭ, pli ĝuste, malamikaĵon, kiun vi, laŭ mia supozo, faris kontraŭ mi.“ — Klinante la kapon sur la bruston, ŝi ekĝemis kun dolorego, korŝira pro profundeco, kaj diris: — „Ho ve! tro bone mi sukcesis!“ — Ĉe la memoro de miaj teruraj suferoj

293