Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/299

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi ne povis ne intermeti: — „Aj! plenege!“ Sed tuj poste mi bedaŭris, ke mi tion faris, ĉar miaj vortoj videble ankoraŭ pligrandigis ŝian suferon. Post momento ŝi parolis plue: — „Mi ne povas peti vin, ke vi nun pardonu al mi, sed mi preĝos, ke la kompatema Dio inklinigu vin alrigardi miajn agojn en lumo, ĵetata sur ilin de Lia propra pardonema amo.“ — Poste ŝi rakontis al mi iom pri via vizito antaŭhieraŭ kaj pri viaj eksterordinaraj travivaĵoj. Sed tiam mi povis rimarki, ke la ekscito jam trotaksis ŝian forton, kaj mi petis, ke ŝi indulgu sin.

„Jes“, — ŝi diris, — „ĉio ĉi tio ankoraŭ kirlas al mi la kapon. Sendube sinjoro Marston povos rakonti al vi pli bone, kio okazis.“

— Nu, mi tre deziras aŭdi vian rakonton. Sed antaŭ ol vi komencos, mi volas sciigi vin, ke Delfino preskaŭ konfesis, ke ŝi mem ekbruligis nian fabrikejon; almenaŭ ŝi proponis proprakoste rekonstruigi ĝin. Intertempe ŝi tuj metos je nia dispono sian domon kiel provizoran fabrikejon. Plue Delfino promesis tuj venigi el Hitchin sian notarion, sinjoron Golding, por refari sian testamenton. Nun sciigu al mi, kiel prosperis al vi kaŭzi ĉi tiun mirindan aliformigon. —

Jam eksonis la tria horo, kiam Leonardo finis sian rakonton. Li parolis pri la strangaj travivaĵoj de sia mortinta patro rilate al spiritismo kaj pri sia propra kredo koncerne ĝin. Poste li priskribis sian viziton al la rusa mistikulo, sian aventuran renkonton kun sinjoro Travers kaj fine la viziton ĉe fraŭlino Haverford.

Dum kelke da momentoj sinjoro Vincent ne povis paroli pro kortuŝiteco, poste li diris:

— Mirindaĵo! Kiel blinda mi estis! Leonardo, vi estas eĉ pli nobla homo, ol mi opiniis.

294