Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/301

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

disajn parolojn, venantajn el turmentita koro. . . Amo al vi forkurigis ŝin. Mi certigis al ŝi, ke vi neniam dubos ŝin, neniam. Lorna estas ja tiel naiva, kiel infano. Mi ne povis multe paroli kun ŝi, ĉar . . . ŝia stato ne permesas ĝin.

Leonardo rigardis kun kordoloro kaj samtempe kun dankemo kaj admiro en la vizaĝon de la virino, noblan kaj belan pro emocio.

— Mi dankas vin, sinjorino Harding, — li diris varme; — ĉu vi jam konsultis kuraciston?

— Jes, mi tuj venigis doktoron Foster kaj flegistinon el Hitchin. Je la oka mi atendas Londonan specialiston, doktoron Mason, kaj speciale spertan noktan flegistinon. Doktoro Mason pasigos la nokton ĉi tie, se necese. Vi ankaŭ devas resti, kaj sinjoro Vincent. Mi jam ricevis de li telegramon; li alvenos kune kun la specialisto je la oka.

— Ĉu vere ĉio ĉi tio estas necesa? — demandis Leonardo kun peza koro.

La virino respondis:

— Nenio, kion kuracista lerteco kaj amo povas fari, estos preterlasita. Nun venu supren. Mi preparis ŝin por via veno; sed la flegistino insiste petas, ke via vizito estu tre mallonga, kaj ke ni evitigu al ŝi ĉian ekscitiĝon.

Sinjorino Harding kondukis Leonardon en malheligitan ĉambron, kaj tuj eliris. Ĉe lito sidis mezaĝa flegistino, kiu leviĝis por sin retiri al la plej malproksima fenestro. Preterpasante Leonardon, ŝi diris mallaŭte:

— Nur unu aŭ du minutojn, sinjoro; kaj ne paroligu ŝin multe. Ekscitiĝo ankoraŭ pli altigus ŝian febron.

Leonardo alpaŝis kaj sin klinis super la kapon de la litkuŝanta knabino. Videble ŝi estis en febra stato kaj spiris kun dolora malfacileco. Lia amplena okulo vidis

296