Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/302

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en ŝia laca rigardo malgajecon kaj sopiremon. Kliniĝante pli malsupren, li tuŝetis per la lipoj ŝian varmegan manon, kuŝantan sur la litkovrilo, kaj murmuretis:

— Mia karega Lorna.

La sentoplenaj vortoj, lia konfidema, ama rigardo, kaj la ektuŝo de liaj lipoj aperigis sur ŝia vizaĝo feliĉan rideton. Leonardo redonis ĝin per rideto, en kiu speguliĝis la ondantaj emocioj en lia koro: dankemo, doloro kaj sopiro. Kun peno regante sian voĉon, li flustris:

— Dio baldaŭ revenigu vin al ni, karulino.

Tuj poste li eliris mallaŭte, kontenta, ke li alportis ioman trankvilon en ŝian koron, sed kun pezaj antaŭsentoj, ke lia nova amrevo ne efektiviĝos; ke la malvarma mano de la morto jam ekprenos tiun trezoron for de li, antaŭ ol li rajte povos nomi ĝin sia.


Tri sinjoroj, Leonardo, sinjoro Vincent kaj doktoro Mason, malrapide promenis sur la herbejo antaŭ la domego, gvidate de brila lunlumo. La beleco de la parko kaj la neordinara ĉarmo de la paca vespero influis tre diverse sur la tri virojn. La specialisto, mezaĝa, multokupita viro, estis tre kontenta eliĝi el sufoka Londono kaj pasigi kelkajn horojn en la viviga aero de tiu altelokita, nobela bieno. Foje, dum siaj studentaj jaroj, li estis gasto en tiu domego en la daŭro de kelke da semajnoj, kaj nun li volis elĝui la revidon — eĉ se nur en lunlumo — de la belaj ĉirkaŭaĵoj, memorigaj pri multaj feliĉaj horoj. Priparolinte kun siaj kunpromenantoj la danĝeran staton de la malsanulino — ŝian malsanon li nomis forta atako de duobla pulmobrulumo, pligravigita kaj preskaŭ senesperigita de iom malfortika koro — li ĝentile sed insiste penis gvidi la interparolon al temoj pli en harmonio kun la belaĵoj ĉirkaŭ ili.

297