Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/303

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En la animo de sinjoro Vincent, male, la trankvila beleco de la vespero nur pliakrigis lian malgajecon kaj maldolĉecon. La dolĉa paco de la naturo ŝajne mokis lian turmentitan, ŝiritan koron. Ĉe okaza cito de la nomo de Dio, malpiaj, ribelemaj pensoj traflugis lian kapon. Li sciis, ke la malapero de Lorna, al kiu lia soleca koro alkroĉiĝis per ĉiuj teniloj, kaj, sekve, ŝia verŝajne baldaŭa morto, estas aljuĝeblaj al lia duonfratino. Denove maldolĉaj, venĝemaj pensoj kontraŭvole ekregis lin. La ĝisnuna inkuba timo pri malkovro de pasintaj malbonfaroj, kiu en la daŭro de multaj jaroj faradis lin humila kaj preskaŭ pentema, nun senteble malpeziĝis, kaj li ekdemandis sin, ĉu vere la ludo valoris la kandelon: ĉu li nun ne montras al Delfino tro da indulgo.

Leonardo dankeme malfermis sian prematan koron al trankviligaj influoj de la bela nokto. La sereneco de la vespero sentigis al li, ke ĉiuj surteraj doloroj iam ĉesos; ke, kion ajn Dia providenco destinis por li, nenio povus rabi al li animpacon kaj la heredon de posttomba spiritaktiveco sen iluzioj kaj sen ĉagrenoj. La sereneco ĉirkaŭ li, kaj la brilaj steloj super li ŝajnis certigi lin pri tio.

La horloĝo en la granda vestiblo eksonis. Noktomezo. Sinjoro Vincent jam enlitiĝis. Leonardo elvenis el studejo kaj staris en la daŭro de kelkaj minutoj ĉe la malsupro de la ŝtuparo, rigardante supren kaj streĉe aŭskultante. Li sentis sin tute laca. Post vico da pli-malpli senripozaj noktoj, lia korpo senindulge postulis, malgraŭ lia volforto, iom da dormo. Sed li ne volis sin retiri en sian dormoĉambron, ne sciiĝinte pri la lasta bulteno de la specialisto, kiu jam antaŭ duonhoro eniris la ĉambron de la malsanulino. Fine li aŭdis paŝojn,

298