kaj, momenton poste, sinjorino Harding aperis ĉe la supro de la ŝtuparo. Ŝi jam demetis sian vespermanĝan robon kaj estis vestita per tre simpla kotona vesto. Post mallonga ŝanceliĝo ŝi venis malsupren, kaj la du homoj denove staris kune en la sama loko, kie ili staris, en la silento de la nokto, antaŭ kelke da monatoj. Sed tia estis ilia antaŭokupiteco, ke ili ne memoris la antaŭan okazaĵon. La vizaĝo de sinjorino Harding estis tre serioza kaj malgaja. Ŝiaj esprimoplenaj okuloj, ekrigardante la liajn, vidigis profundan kunsenton kaj sinceran kompaton.
— Mi tre malĝojas, — ŝi diris kun tremetantaj lipoj; — doktoro Mason lasas al ni tre malmulte da espero. — Ŝi ekhaltis, por sin regi kaj parolis plue: — Efektive, mi timas, preskaŭ neniom. — Ĉar Leonardo ne tuj respondis, ŝi aldiris: — Nun iru en vian dormoĉambron. Vi aspektas morte laca.
La sciigo ne surprizis Leonardon; li jam antaŭsentis, ke ĝi venos, kaj nun ekpremegis lin obtuza doloro, kiu preskaŭ malebligis al li kompreni ĝian signifon.
— Kaj vi, — li demandis, — ĉu vi ne serĉos dormon? Vi ankaŭ aspektas lacega.
— Ne, — ŝi respondis senafekte, — mi maldormos; mi tre amas flegadon.