Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/305

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO XII


Ok monatoj pasis; sep monatoj post la eksplodo de la terura mondmilito.

Malvarma posttagmezo, malagrable malseka, alproksimiĝis al peza, malgaja vespero. Nebula krepusko surrampis la tombejon de la vilaĝo Linkfield. Soleniga silento regis tie, interrompata nur de susureto, kaŭzata de pezaj gutoj, falantaj sur velkintajn foliojn. En ĉirkaŭbaro de granda, familia tombo staris altkreska viro en profunda medito. Lia nekovrita kapo estis respektege klinita, kaj per ambaŭ manoj li tenis belan girlandon el blankaj floroj.

La leganto jam rekonis en tiu enpensa figuro Leonardon. Li surhavis khakan uniformon de simpla soldato kun ruĝa kruco sur la manikoj. Lia ĉapo pendis sur paliso de la feraĵa barilo. La lastaj dek ok monatoj, precipe la lastaj ok, efikis sur li rimarkeblan ŝanĝon, aspektigante lin pli maljuna, ol la paso de la tempo prirespondis. Lia vizaĝo estis malgaja kaj serioza, tamen en liaj okuloj lumis esperemo kaj celkonscio. Ĉi tiu kvieta angulo en la ombro de la amata, malnova preĝejo estis nun por li la plej kara, la plej sankta loko en la mondo. Li venis tiun vesperon por adiaŭi ĝin.

— Kiel strange estas, — li pensis, — ke mi troviĝas en militista uniformo, preta foriri al la scenejo de la plej sanga, la plej terura milito, kiun la mondo iam vidis; mi, kiu de miaj knabaj jaroj malamadis la militon

300