Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/306

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ĉion, kio kaŭzas militon; mi, kiu jam ankoraŭ multoble pli malamas ĝin, vidante, kian torentegon da malamo kaj aliaj malbonaj pasioj ĝi povas malbari.

Sed li iris je la voko de suferantoj. Nun, kiam la nova fabrikejo estis en laborordo, li ne povis pli longe kontraŭstari tiun alvokon. Li elpensis aparaton por konstati la precizan lokon de kuglo en la korpo de vunditoj kaj, ĉar multaj junaj militkuracistoj trovis malfacilaĵojn en la uzado de la ilaro, li proponis al la militministraro sian servon. Frumatene, la morgaŭan tagon, li ekforiros al Francujo — ien, li ne sciis kien.

Sed ne sole tiuj pensoj okupis lin; aliaj venis al li en la koron; pensoj, kiuj jam kelkafoje sin altrudis al li, kaj kontraŭ kiuj li ĉiam honeste batalis: Ĉu li vere faris tutan sian eblon, por plenumi la promeson, donitan al sia patro?

— Ĉu li ne restis tro longe en Usono? — Ĉu li antaŭe povus malhelpi la trofruan morton de tiu bela homa floro, se li agus alimaniere, pli kuraĝe? Tiuj demandoj prezentiĝis al li hodiaŭ ne en tre klara formo; pliĝuste venis al li nur memoro pri ili kaj pri la respondoj, kiujn li donis al si antaŭe. Denove li sentis, kaj nun kun serena certeco, ke li konscience plenumis sian promeson. Certe ne povus esti la volo de lia patro, ke li neniam forestu for de la vilaĝo aŭ de Lorna; kaj nenio povus ŝanceli lian konvinkon, ke liaj vojaĝoj al Rusujo kaj Ameriko estis providence aranĝitaj. Prosperis ja al li, tiri la karan knabinon el granda danĝero — pli malbona ol la morto mem — kiun sendube ŝia agonianta patrino antaŭvidis. — Lorna, — li diris al si refoje, — iris en la ĉielan hejmon kun senmakula koro, kaj estas en la ĉielejoj pli feliĉa kaj okupata per pli benoriĉa laboro, ol ŝi trovus ĉi sube. Almenaŭ ŝia forpaso evitigis

301