al ŝi multajn ĉagrenojn kaj animkonfliktojn; la teruran streĉiĝon de la nervoj, de kiu ĉiuj sentemaj personoj suferis de post la komenco de la milito. Kelkafoje, pensante pri Lorna, li estis inklina preni laŭlitere la diron de Salomono, kiu opiniis, ke: — „La mortintoj, kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj, ol la vivantoj, kiuj vivas ĝis nun.“
La solaj aferoj, krom lia forta komerca okupateco, kiuj donis al li distradon kaj konsolon, estis liaj literaturaj laboroj por Esperanto kaj por plivastigo de pli pacamaj sentoj inter la nacioj. Meze de tiom da akre konfliktantaj konceptoj pri la milito, pri ĝiaj kaŭzoj kaj celoj; meze de tiom da liberigitaj pasioj kaj maljustaj juĝoj, li penis fiksi la rigardon sur la pli vastaj kaj pli sanktaj koncernoj de la homaro, kun fervora deziro, ke liaj propraj, nature homaj sentoj estu en plena harmonio kun la volo de Dio, por ke li povu senrezerve lasi la finajn decidojn en la manoj de saĝa kaj ama Providenco.
Eĉ ne unu momenton ŝanceliĝis lia firma kredo je la fina triumfo de la Esperanto-pacmovado, se nur ĝi inspiriĝos per la spirito de Dia amo. Nun, pli ol iam antaŭe, li estis certa, ke la elstaranta malsukceso de la multenombraj pacmovadoj estas atribuebla al la fakto, ke ili pli-malpli lasis Diajn konsiderojn ekster siaj kalkuloj.
Sur la vojo hejmen Leonardo renkontis sinjoron Vincent. La longa vizaĝo de la altkreska, maldika viro estis serioza kun sulkoj sur la frunto kaj ĉirkaŭ la buŝo, donantaj al li aspekton de nerve malfortika homo, kies volforto rompiĝis de premegaj sortobatoj. Kvankam li rigardis Leonardon kun korinklino, li ne povis malkaŝi ioman malbonhumoron. Kiam, antaŭ kelke da semajnoj, lia kunfirmano sciigis al li pri deziro proponi siajn servojn