Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/308

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al la registaro, li komence forte kontraŭstaris, rezonante, ke Leonardo povos pli bone servi al la patrujo kiel fabrikanto kaj, eble, kiel elpensanto de pluaj ĥirurgiaj aparatoj, ol kiel helpanto en milithospitalo. Sed li bone sciis, ke senutile estas peni deklini lin de vojo de la devo, kaj iom post iom li ĉesigis sian argumentadon. La ĉefa kaŭzo de la kontraŭstaro de sinjoro Vincent ne estis manko de patrioteco, kiu, efektive, trovis en lia kuntiriĝinta animo nur malvarman lokon, sed timo. Kvankam Delfino Haverford faris sian eblon reakiri la konfidon de la frato per sindonemo kaj malavareco, sinjoro Vincent ankoraŭ sentis sin tre ĝenata kaj maltrankvila en ŝia kunesto. Li malamis esti sola kun ŝi. Plue, li atendis baldaŭan revenon de Malkomo el Skotlando, kie ĉi tiu pasigis kelke da monatojn kun parenco, kaj li bone sciis, ke en liaj obstinemaj aŭ melankoliaj humoroj Leonardo estas la sola persono, kiu povas efike trakti la malfeliĉan junulon.

Sinjoro Vincent ekparolis, haltigante Leonardon:

— Venu domen, Leonardo, kaj trinku kun mi tason da teo. Ĵus alvenis granda pakaĵo el Parizo. Sinjorino Harding sendis belegan girlandon kun la peto ĝin meti morgaŭ sur la tombon de Lorna. Morgaŭ estos ŝia naskotago.

— Mi ne forgesis tion. La blankaj lilioj kaj konvaloj, kiujn mi kreskigis en mia varmejo, estis destinitaj por girlando por ŝia naskotago. Mi ĵus metis ĝin sur la tombon. — Survoje al la domo de sinjoro Vincent Leonardo diris enpense: — Memori tiun tagon, estas bela montro de la bonkoreco de sinjorino Harding.

— Aj! Nobla virino ŝi estas, Leonardo, nobla nobelino. Sed strange estas, ke jam de ses monatoj ŝi kaŝas sin for de ĉiuj amikoj kaj konatoj. Ŝia mallonga letereto

303