Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/309

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

enhavas nenian adreson. Kial? mi demandas al mi. — Post momento li diris plue kun maldolĉa ĝemo: — Ŝi estus por Lorna altvalora, patrina amikino. Tiom ŝi favoris ŝin, ke per sia socia pozicio kaj per sia riĉeco ŝi povus certigi al ŝi brilan estontecon. Tia knabino, kia Lorna, sub lerta zorganteco de sinjorino Harding havus la mondon ĉe siaj piedoj. Turmenta penso!

Leonardo aŭskultis tiujn sentaktajn vortojn kun doloranta koro. Silente li iris ĉe la flanko de la neplibonigebla egoisto, meditante. Li eksentis senŝarĝiĝon ĉe la penso, ke li, almenaŭ dum kelka tempo, liberiĝos de laborado kun sia kunfirmano. Plivole li serĉus por ĉiam, malproksime inter nekonatoj, novan kampon de agado. Tamen multaj sentimentalaj pensoj forte ligis lin al tiu kara, ĉarma loko.


Fraŭlino Haverford promesis al Leonardo sendi sian kaleŝon frue, la sekvintan matenon, por veturigi lin al la stacio. Apenaŭ tagiĝis. La matena aero estis tranĉa, kiam la veturilo haltis antaŭ la ĝardena pordo de lia domo.

Ame adiaŭinte Anjon, kiu sentis trograndan timon pri la danĝeroj, al kiuj li sin elmetos, Leonardo aliris la veturilon. Kun surprizo li trovis en ĝi Delfinon Haverford. Kore premante ŝian manon, li diris:

— Ho, fraŭlino Haverford, kiel bonkore estas akompani min tiel frue kaj en tia malagrabla vetero! Anjo ankaŭ volis veni, sed pro ŝia malvarmumo mi konsilis al ŝi ne fari tion. Kompatinda virino, ŝi senbezone forte maltrankviliĝas.

Dum Leonardo sidiĝis kontraŭ ŝi kaj demetis kelke da pakaĵetoj sur la sidejon, fraŭlino Haverford rigardis lin kun kortuŝa amsento, preskaŭ kun respektego. En

304