Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/310

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝiaj malgajaj okuloj lumis delikata emocio. Ia konato, kiu ne vidis ŝin en la daŭro de la lastaj ok monatoj, miregus pri la granda ŝanĝo, surveninta ŝian eksteraĵon. Ŝiaj haroj estis preskaŭ blankaj, kaj ŝiaj trajtoj montris ĉarman mildecon, humilecon kaj pensemecon, kiuj igis ŝin preskaŭ nerekonebla.

— Mi malĝojas, ke vi foriras, — ŝi respondis simple, — kaj mi volis adiaŭi vin la lasta ĉe la vagonaro. Dio scias, kiam mi revidos vin. Estu tre singarda; kaj Dio ŝirmu vin.

— Mi dankas vin, fraŭlino Haverford, — Leonardo diris kortuŝite kaj penante gajigi ŝin per rideto, — sed mi ne elmetiĝos al tiaj danĝeroj, kiel vi kaj Anjo prezentas al vi.

— Ne diru tion, sinjoro Marston; prizorgi vunditojn ĝuste malantaŭ la paflinio aŭ en la tranĉeoj, estas tre danĝera afero.

La voĉo de la virino plivarmiĝis, kaj ŝiaj lipoj ektremetis:

— Ni akre sentos vian foreston, — ŝi diris plue, — vi ja fariĝis por ni tia necesaĵo. Kaj kiomege mi ŝuldas al vi.

— Kiom da fojoj vi jam promesis al mi ne plu paroli pri tio! — respondis Leonardo. — Nemultaj homoj povus subpremi plezuran senton ĉe la penso, ke kelkaj amikoj tiom bedaŭras ilian foreston; kaj mi devas konfesi min iomete kulpa pri tia egoismo.

Fraŭlino Haverford penis rideti, sed ŝia koro estis tro premata. Iom poste ŝi demandis subite, kvazaŭ la demando formas parton de vico da sinsekvantaj pensoj:

— Kompreneble vi adiaŭe vizitis la tombon, ĉu ne?

— Jes, hieraŭ vespere.

— Hodiaŭ estas ŝia naskotago.

305