Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/311

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Jes.

— Mi ŝteliros tien en la vespera krepusko, kiam mi estas certa, ke mi renkontos neniun — por plori. Ho, la hodiaŭa tago estas por mi malgaja tago. — La virino eksilentis, por venki sian korpremon. Post momento ŝi parolis plue kun kortuŝa, sed sensukcesa peno forskui la ŝin regantan malgajecon: — Sed mi ne venis por malgajigi al vi la foriron; mi venis por iom gajigi vin. Ne tro ĉagreniĝu pro ŝi, sinjoro Marston. Vi ja estas ankoraŭ juna, kaj la tempo resanigas ĉiujn vundojn.

Plua surprizo atendis Leonardon ĉe la stacidomo. Kelkdekoj da geamikoj, dungitoj el la oficejo, el la fabrikejo, kaj el la farmbieno, kiun lia patro antaŭe administris, krom aliaj vilaĝanoj, jam venis por, ankoraŭ unu fojon, adiaŭi lin. Iliaj adiaŭkrioj estis tre koraj, kaj Leonardo profunde kortuŝiĝis de tiom da bonkoreco kaj sidiĝis en la kupeo kun sento de miro pri la multaj montroj de korinklino, kiujn li vidis. Kiam la lastaj, tiel bonekonataj partoj de la hejma pejzaĝo malaperis el lia vido, li sentis, ke, malgraŭ ĉio, la vilaĝo kun siaj loĝantoj, kun siaj koncernoj kaj interrilatoj kaj kun siaj dolĉaj kaj maldolĉaj memoroj estas por li pli kara, ol li supozis.

***

Pasis ankoraŭ kelke da monatoj. La terura mondmilito daŭre furiozis, kaj blindigaj pasioj malproksimigis pli kaj pli ĉian eblecon de baldaŭa paco. Tamen ĉie milionoj da mildaj, premataj koroj, al kiuj tiu sensenca elverŝado de sango kaŭzis grandan mizeron, sopiris al paco. Aliaj, kompare tre malmultaj, rigardante pli profunden en la verajn kaŭzojn de la konflikto, preĝis ne por nura ĉeso de la batalado, sed por granda, spirita reviviĝo en ĉiuj

306