Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/325

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Maria Harding ne povis ne rimarki sur la vizaĝo de la amata viro la malrapide malaperantan ombreton de malgajo. Kun kortuŝa sentemo ŝi diris:

— Por esti feliĉaj, ni ne bezonos elpeli el niaj koroj la memoron pri antaŭaj amsentoj, Leonardo.

— Ne, karulino, tiuj memoroj igos nin neniom malpli feliĉaj.

La franca flegistino kun la verda stelo sur la ĉebrustaĵo, observinte la elveturon kaj la revenon de la aŭtomobilo, ekvidis, ke superega feliĉo eniris la vivon de la nobla, malgajokula vidvino kaj de ŝia seriozvizaĝa amiko.