Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/324

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

daĵo da herbejoj, neampleksebla de la okulo, kaj ensorĉite de la silenta trankvileco de la vidaĵo. Nun mi vidas en tiu raviteco multe da blinda egoismo. Centoj kaj centoj da hektaroj tie, kaj multaj miloj da aliaj en la lando, tiel restas neutiligataj, fortenataj for de la homoj, kiuj ilin forte bezonas. Forteno de la lando for de la uzado de la komunumo estigis en nia prifanfaronata civilizacio inferon, kiun la simplanimaj sovaĝuloj ne povas al si prezenti. Unu el la idealoj, kiujn ni celas, estas nacia kaj internacia frateco, sed la privilegioj, kiujn ni pretendas, naskite de egoismo, nature naskas egoismon, malamikan al frateco. Ĉu en la nunaj kondiĉoj la popolamasoj povas obei al la nova ordono: „Amu unu la alian“? Per Dia helpo mi volas uzi la riĉaĵon al mi postlasitan, en penado antaŭenigi niajn celojn. Kun sopirego mi atendas la finon de ĉi tiu terura milito por ĵeti min en tiun laboron. Ĝi feliĉigos nin. Sed, unu afero mankos por plenigi mian feliĉon: Ĉu ni ne ĉiam povos labori kune, Leonardo?

Rideto, duone mira, duone feliĉa, flirtis trans la pensema vizaĝo de Leonardo. Momenton ankoraŭ liaj okuloj vagis en la valo antaŭ li; poste li turnis al la amikino rigardon, en kiu profunda emocio kaj korinklino penis forpeli la lastajn signojn de malgajeco. El la vizaĝo de sinjorino Harding malaperis ĉiuj montroj de hontemo kaj ĝenateco. Kun plena konfido kaj digno de virino, scianta, ke ŝi agis konvene, ŝi atendis lian respondon.

— Estis tempo, antaŭ du jaroj, kiam, pli ol unu fojon, la penso sin entrudis en mian koron, ke iradi mian vivovojon kune kun virino kiel vi, Maria, estus la kvintesenco de feliĉo. Tiam mi devis forpuŝi tiajn pensojn kiel malindajn — Hodiaŭ . . . nenio malhelpos al ni serĉi feliĉon kune.

319