Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/323

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

materialismo fine alvenigis nin en abismon. Nova sento!

En la okuloj de sinjorino Harding ardis entuziasmo kaj ĝojo, kaj varma ruĝo kovris ŝiajn vangojn.

— Similaj pensoj, — ŝi diris, — jam pli ol unu fojon okupis min; sed ankaŭ aliaj.

— Kiaj?

Sinjorino Harding ne tuj respondis. Ŝi direktis la aŭtomobilon en flankan vojon kaj post kelke da momentoj haltigis ĝin apud vojokurbiĝo. De tiu loko etendiĝis tre bela vidaĵo antaŭ la okuloj de la du veturantoj. En la mezo de iom vasta, verdoriĉa valo staris bela kampodomo pentrinde ĉirkaŭita de ĝardeno, aspektanta kiel kolora desegnaĵo. Apud ĝi vidiĝis kelke da dometoj kaj farmkonstruaĵoj kaj, pli malproksime, aro da virinoj kaj infanoj, laborantaj en kampoj. La vidaĵo sin prezentanta en loko atingebla, de tempo al tempo, de la bruo de kanonoj estis eksterordinare paca, kaj la du homoj ŝajne estis, en la daŭro de kelke da momentoj, ensorĉitaj de la plaĉa kontrasto. Ankoraŭ ĉirkaŭrigardante, Leonardo ree demandis:

— Nu, kiaj aliaj pensoj do okupis vin?

La manoj de la virino, tenantaj la direktilon, iom tremetis. Trankviliginte sian mienon, ŝi respondis:

— Mi ofte pripensis la nunajn sociajn interrilatojn, kaj ĉiam kun honta sento. Neniam antaŭe mi tiel klare komprenis, kiom maljustaj ili estas. La milito, mi esperas, sufiĉe alĝustigos la rilatojn inter la diversaj klasoj. Alĝustigo estas jam delonge posttempa. Mi malĝojas, pripensante, kiom memama estis ĝis nun mia vivo. Ni luis, ekzemple — mi hontas diri je kioma luprezo — por unu jaro la ĉarman domegon „Elmcroft“ kun ĝiaj vastaj teraĵoj. Ofte mi staris sur la balkono de mia buduaro, sur la unua etaĝo, ĉarmite de la vasta eten-

318