Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/322

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pensoj ne difektu la serenecon de la ekskurso, li tuj ekparolis:

— Dum la lastaj tagoj mia kapo forte okupiĝis de pensoj pri nia malsukceso malhelpi la eksplodon de la milito kaj de pensoj pri la estonteco de nia Esperantista movado.

— Mi ne dubis pri tio, — vive interrompis lin sinjorino Harding, — rigardante lin zorgoplene, — efektive vi tro multe pensadis. Vi bezonas korpan kaj animan ripozon.

Preskaŭ ne atentante la vortojn de la amikino, Leonardo parolis plue, penseme:

— Ni Esperantistoj devas esti misiistoj en la plej ampleksa senco de la vorto. Misiista entuziasmo naskiĝas de eltrovo de io nova, superege bona, granda. Ni devas eltrovi, ke Dio estas en nia movado. Nia misio estas, prediki tiun eltrovon al niaj samideanoj en la mondo, persiste, entuziasmoplene, kiel novan, gravegan efektivaĵon. Sed necesiĝas pli vasta, ampleksa misio, kiun ni ankaŭ devas partopreni, kaj en kiu ni pro nia Esperantista elvido povas havi tre gravan rolon. La eklezioj, centoj da pacosocietoj, internaciaj kongresoj ĉiaspecaj, kaj Hago-konferencoj elstare malsukcesis malhelpi la eksplodon de preskaŭ tutmonda militego. Evidente estas, ke nia kompreno pri interhomaj rilatoj, nia tuta spirita sintenado estis neĝustaj. Nova spirito devas regi ĉiujn niajn movadojn. Renaskiĝo de Kristanismo estas bezona, por venki la mondon por justeco, kaj renaskiĝo de Esperantismo kun nova konscio pri Dia kunlaborado. En la mondon efektive devas veni nova sento, sed ĝi devas esti sento en harmonio kun la sento de Dio. Konveneco, konsilindeco kaj nure homaj konsideroj blindigis nin; kaj pretendema pseŭdoscienca

317