Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/321

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pli, ol la vivon mem? Viaj noblaj vortoj eble savis min el danĝero, denove enprofundiĝi en la animan abismon, el kiu vi tiris min. Mi tremas ĉe la penso. Vi estas prava; la amo venkos la mondon, kaj la malamo ankoraŭ pliprofunden ĝin enmizerigus. . . . Nur unu kordeziron mi nun havas, nome, vidi vin feliĉa kun bona virino, inda vin. Sed ne multaj tiaj troviĝas. . . . Mi dankas Dion, ke fine, post laciga atendado, mi estas nun sufiĉe sana por pripensi vojaĝon al vi. Ĝis revido do post nemultaj tagoj!“

En la pensoj Leonardo jam vidis la antaŭtempe blankiĝintan virinon alveni ĉe la pordego kaj antaŭĝuis la ĝojon ŝin revidi. Ŝia kortuŝa dankeco kaj ŝia amo estis por li riĉa kompenso por ĉio, kion li faris por ŝi.

Facila tuŝo sur la ŝultro vekis lin el lia revo. Antaŭ li staris sinjorino Harding, vestita per promena vesto.

— Mi venis por veturigi vin aŭtomobile, — ŝi diris. — Mallonga veturo tra la milda aero ne povas malutili al vi. Vi devas plifortiĝi, prepare al la vizito de fraŭlino Haverford.

— Vi do scias, ke ŝi venos? — mire demandis Leonardo.

— Jes, mi ricevis leteron de ŝi, samtempe kun vi. Kiom zorgoplena ŝi estas pro vi!

Sinjorino Harding mem direktis la aŭtomobilon. Dum kelka tempo ne multaj vortoj paroliĝis inter la du homoj. Leonardo sin fordonis al la ĝuo de la bela pejzaĝo kaj de la viviga aero. Li sentis novan, dolĉan vivoĝojon kaj novan esperon plenigantajn lian koron. Ekrigardante la vizaĝon de la virino ĉe sia flanko por vidi, ĉu similaj sentoj ankaŭ regas ŝin, li rimarkis en ĝi — ŝajnis al li — ne nur ardan feliĉon, kiu sendube lumis en ŝiaj okuloj, sed ankaŭ ioman ĝenatecon. Por ke iaj ĝenaj

316