semajnoj venis generalo De Blinval kun sia stabo, ŝajne, por oficiale inspekti la hospitalon, sed efektive por danki al sinjorino Harding por ŝiaj bonegaj servoj. Ili traktis ŝin kiel dukinon. Nenia mirindaĵo! Kaj, tamen, ŝi laboregas, kvazaŭ la bonstato de la tuta homaro dependas de ŝi.
Tiel babilis la flegistino, kiu, kiel vera Esperantistino, pritraktis favoratajn temojn kun granda entuziasmo. Unu el la deĵorantaj flegistinoj faris al ŝi nun avertan signon el la fundo de la longa ĉambro. Tuj ŝi haltigis sian babiladon kaj, ekrigardinte sian horloĝeton, diris:
— Mi timas, ke mi lacigas vin, sinjoro Marston. Cetere, sinjorino Harding ordonis al mi ne resti pli ol unu kvaronhoron.
Leonardo dankis al la samideanino pro ŝia vizito kaj petis ŝin reveni.
Unu sunbrilan posttagmezon en la monato septembro, Leonardo sidis ĉe fenestro, reve elrigardante sur belan kaj bone prizorgitan ĝardenon antaŭ la fasado de la domego. Liaj okuloj ripozis nevigle, jen sur la aŭtunaj florbedoj, jen sur eleganta pordego kaj barilo, arte faritaj el forĝita fero, kaj jen, pli malproksime, sur bela ondoforma kaj arboriĉa pejzaĝo. Sed liaj pensoj tre ofte estis aliloke. La dekstra brako pendis en blua silka skarpo, el kiu bandaĝita mano elstaris. Per la alia mano, kuŝanta sur genuo, li tenis ĵus alvenintan leteron de fraŭlino Haverford. Li levis la leteron, kaj denove legis kelkajn el la lastaj frazoj:
„Mi dankas vin pro via admono kaj zorge konservos ĝin en mia koro. Sed furioze mi devis batali kontraŭ malamemo al niaj malamikoj, kiu volis regi min. Ĉu ili ne preskaŭ rabis al mi vin, al kiu mi ŝuldas multe